Max Josef Metzger

katolika pastro kaj esprantisto kondamnita de nazia popola kortumo al morto pro siaj pacismaj konvinkoj

Max Josef METZGER [Maks Jozef Metsger] (naskiĝis la 3-an de februaro 1887 en Schopfheim, ekzekutita la 17-an de aprilo 1944 en Brandenburg an der Havel) estis katolika pastro, gvida germana pacisto kaj esperantisto. Pro siaj pacismaj konvinkoj li estis kondamnita al morto de nazia popola kortumo kaj ekzekutita de la nazioj dum la Dua Mondmilito[1].

Max Josef Metzger
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1887 (1887-02-03)
en Schopfheim
Morto 17-an de aprilo 1944 (1944-04-17) (57-jaraĝa)
en Brandenburg an der Havel
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germana Regno Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
pacifisto
katolika sacerdoto
rezistobatalanto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Memorŝtono de Max Josef Metzger, Berlin
Memorŝtono pri Metzger en Berlino.
Stumbliga ŝtoneto / Stolperstein, Müllerstrato 161, en Berlin-Wedding

Biografio

redakti

En 1911, Metzger doktoriĝis pri teologio kaj filozofio. Malgraŭ siaj talentoj li ne celis karieron sciencan, sed dediĉis sin al la praktika sacerdota laboro. Liaj spertoj kiel armea divizia pastro dum la unua mondmilito igis lin pacisto.

Pacismo kaj Esperanto

redakti

Katolikismo

redakti

En 1916 Metzger publikigis Frieden auf Erden (Paco sur Tero), broŝuron instigante ne plu militi. Metzger ankaŭ verkis en 1943 memorandon pri la reorganizado de la germana ŝtato kaj ĝia integriĝo en estontan sistemon de mondpaco.

Li fondis diversajn pacismajn organizaĵojn, inter ili la Pacoligon de Germanaj Katolikoj (Katolika Ligo Interpopola) kaj la Mondpacan Ligon de la Blanka Kruco. Li engaĝiĝis en la superkonfesia movado Una Sancta kaj en Societo de Reĝo Kristo, kiu helpis alkohol-dependulojn.

Pro tiuj publike rimarkeblaj agadoj Metzger iĝis suspektata de germanaj nazioj kaj de la sekreta polico (GeStaPo). Li estis arestita trifoje:

  • je la 23-a de januaro 1934; liberigo je la 26-a
  • je la 9-a de novembro 1939; liberigo je la 4-a de decembro
  • je la 29-a de junio 1943; polica spionino estis enŝteliĝinta en la movadon Una Sancta kaj akirinta manifeston de Metzger al la episkopo de Upsalo, en kiu li formulis planojn por demokratia strukturo de Germanio.
 
Memortabulo pri Metzger en Magdeburgo.

Je la 14-a de oktobro 1943 Metzger estis kondamnita de juĝisto Roland Freisler en proceso de nur sepdek minutoj. Li kvazaŭ ne havis okazon defendi sin.

Post ses monatoj li estis ekzekutita en 1944 en la punprizono Brandenburg-Görden.

Nur en 1997, la verdikto estis nuligita.

Esperanto

redakti
 
Stumbliga ŝtoneto / Stolperstein por Metzger en Meitingen.

Metzger estis esperantisto kaj longe aktivis en Graz, kie li inter 1918 kaj 1928 eldonis la revuojn Blanka Kruco kaj Katolika Mondo.

Metzger ankaŭ partoprenis en la estigo de la Paco-asocio de germanaj katolikoj, kiu uzis Esperanton en siaj internaciaj kontaktoj de 1918[2].

En 1920 Metzger fondis kaj poste ankaŭ estis prezidanto de la asocio Internacio Katolika (IKA), organizaĵo, kiu dum kelkaj jaroj anstataŭis IKUE aŭ konkurencis al ĝi. Anoj de IKUE eĉ malkaŝe malapogis la laboron de Metzger.[3]

De 1921 ĝis 1924 Metzger redaktis la Esperanto-revuon Katolika Mondo en Graz[4].

Zamenhof-Esperanto-Objekto (ZEO) en Berlino

redakti

Ekzistas placo kiu portas la nomon Max-Josef-Metzger-Platz en Berlino kiu post kompleta renovigo kun moderna informsistemo ankaŭ havos bronzajn tabulojn kiuj informas pri la vivo kaj laboro de Max Jozef Metzger kaj kelkaj frazoj en Esperanto[5][6] laŭlonge de la vego (kurejo) en la tiea ŝportparko[7]. Ĝi troviĝas proksime de la metroo-linio U6 (Wedding).

Heredaĵo

redakti

Thomas Merton iam estis influita de la vivo de Max Josef Metzger. En sia eseo "A Martyr for Peace and Unity" li citas la ekzemplon de Metzger kiu mortis por paco. Protestante kontraŭ la misuzon de potenco de la nazioj, Metzger skribis, ke "estas honore morti pro onia lando, sed ankoraŭ pli honore morti pro justeco kaj paco." [8]

La katolika eklezio rigardas Max Josef Metzger kiel martiron por la kredo[9]. En la 14-a de marto 2024 papo Francisko deklaris ke Metzger estos inda je beatigo.[10]

Ĝis lia aresto la 29-an de junio 1943 li loĝis en la korto malantaŭ la preĝejo Sankta Jozefo. Diversaj memortabuloj kaj stumbliga ŝtoneto antaŭ la preĝejo je strato Müllerstraße indikas tion[11].

Bibliografio

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Max Josef Metzger, German Resistance Memorial Centre, Index of Persons;
  2. (en, eo) Matthias, Ulrich. Esperanto the New Latin for the Church and for Ecumenism (originalo en Esperanto), eld. FEL., 2002 ISBN 9789077066041
  3. "Max Josef Metzger und Esperanto" - verkis Ulrich Lins (Kontakto, junio 1971)
  4. (de) Jericho, Dirk, "Esperanto lernen beim Joggen" [Lerni Esperanton dum trotegado). Berliner Woche, la 23-an de novembro 2017.
  5. (de) Roland Schnell, Max-Josef-Metzger-Platz 6. Juni 2019 Einweihung, Esperanto en Berlino kaj Brandenburg, la 30-an de Majo 2019.
  6. (eo) Metzger naskiĝtago * 3-a Februaro 1887 - Surtera strukturo kiel ZEO, Esperanto en Berlino kaj Brandenburgio, la 28-an de januaro 2020
  7. (de) Neu gestalteter Max-Josef-Metzger-Platz an der Müllerstraße, Bezirksbroschüre Mitte, p. 122
  8. (en) Givey, David W., The Social Thought of Thomas Merton: The Way of Nonviolence and Peace for the Future, Saint Mary's Press, 2009 ISBN 9781599820170
  9. (de) Moll, Helmut (2015). Zeugen für Christus. Das deutsche Martyrologium des 20. Jahrhunderts. Band 1, ISBN 978-3-506-78080-5, paĝoj 274–277
  10. "Promulgazione di Decreti del Dicastero delle Cause dei Santi"
  11. (eo) Stumbligilo por Metzger + (de) Stolperstein für Metzger, Esperanto en Berlino kaj Brandenburgio, la 25-an de septembro 2016
  12. Libera Folio Titus Brandsma – nova esperantista sanktulo la 24-an de majo 2022
  13. Marija Belošević, La esperantistoj havas propran sanktulon!, Esperiga Komuniko EKO 2022, Marto 12