Miĥajl Semenko

Miĥajl Semenko (ukraine Михайль Семенко, 1892–1937) estis verkisto kaj kreinto kaj senŝanĝa gvidanto de la ukraina futurismo.

VivoRedakti

Semenko naskiĝis apud Mirhorodo (Poltava provinco), dum tri jaroj (ĝis la Unua Mondmilito) lernis en Psiko-nevrologia Instituto en Sankt-Peterburgo. En 1914 provis elmigri al Usono, sed atingis nur Vladivostokon.

Post la Februara revolucio (1917) tuj revenis al Kievo, kie eldonis almanakon de triopo: O. Slisarenko, M. Lubĉenko, M. Semenko. En Ĥarkivo eldonis revuon "La nova generacio" (1927-31). Li estis ege fekunda poeto: en 1918-31 aperigis ĉ. 20 poemarojn.

En 1937 por ĉiam malaperis sur la Solovki-a "insulo de morto".

Traduko en EsperantonRedakti

Por Ukraina antologio du liajn poemojn esperantigis Volodimir Pacjurko.

Eksteraj ligilojRedakti