D. C. Fontana

usona scenaristo
(Alidirektita el Michael Richards)

Dorothy Catherine "D. C." Fontana (n. 25-a de marto 1939 - m. 2-a de decembro 2019) estis usona verkisto de televidaj scenaroj kaj rakontisto, konata pro sia partopreno en televidserioj ĉefe Star Trek: The Original Series. Ŝi ankaŭ uzis la pseŭdonimon Michael Richards.

D. C. Fontana
Persona informo
Dorothy Fontana
Naskiĝo 25-an de marto 1939 (1939-03-25)
en kantono Sussex
Morto 2-an de decembro 2019 (2019-12-02) (80-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Fairleigh Dickinson University • Passaic Valley Regional High School vd
Profesio
Alia nomo Michael Richards • D. C. Fontana vd
Okupo scenaristoverkisto • sciencfikcia verkisto • story editor vd
Verkado
Verkoj Stela Vojaĝo: La Origina Serio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi iĝis sekretariino de Samuel A. Peeples ĉe Screen Gems, al kiu ŝi vendis sian unuan historion, "A Bounty for Billy", por la serio "The Tall Man".

Ŝi komence estis listigita kiel Dorothy C. Fontana. Post kiam Peeples forlasis la studion, ŝi eklaboris al Del Reisman, produktoro de The Lieutenant, nome spektaklo kreita de Gene Roddenberry, kaj poste ŝi iĝis lia sekretariino. The Lieutenant estis finigita post unu sezono, kaj Roddenberry komencis labori en Star Trek. Li havis helpon de Fontana en la epizodo "Charlie X", kaj post ŝi reellaboris la epizodon This Side of Paradise [Ĉi tiu flanko de la paradizo], li donis al ŝi la laboron de rakonta redaktoro. Ŝi daŭrigis en ĉi tiu posteno ĝis la fino de la dua sezono, kiam ŝi volis havi sendependan karieron. Ŝi estis nomumita por la premio Writers Guild of America Award pro la epizodo Then Came Bronson.

Roddenberry alportis Fontana'n reen por verki scenaron por "Genezo II", kaj poste kiel rakonta redaktoro kaj asociita produktoro de Star Trek: The Animated Series. Dum la 1970-aj jaroj ŝi laboris je kelkaj serioj kiel "Logan's Run", "The Six Million Dollar Man" kaj Buck Rogers in the 25th Century.

Roddenberry kontraktis ŝin por "Stela vojaĝo: La Sekva Generacio", sed kvankam ŝi ricevis asociitan produktor-listigon, la rilato kun Roddenberry rezultigis plendon al Writers Guild of America. Ŝi poste skribis epizodon de Star Trek: The Next Generation kaj ankaŭ la intrigojn por pluraj el la videoludoj de la franĉizo, krom historietaĵo kaj epizodo de Star Trek: New Voyages.