Michel Butor

franca verkisto

Michel BUTOR [miŝel butor] (naskiĝis la 14-a de septembro de 1926 en Mons-en-Barœl, mortis la la 24-a de aŭgusto de 2016 en Contamine-sur-Avre[1]) estis franclingva verkisto.

Michel Butor
Michel-Butor.jpg
Persona informo
Michel Butor
Naskonomo Michel Marie François Butor
Naskiĝo 14-an de septembro 1926 (1926-09-14)
en Mons-en-Barœul
Morto 24-an de aŭgusto 2016 (2016-08-24) (89-jara)
en Contamine-sur-Arve
Etno Francoj [#]
Lingvoj franca [#]
Loĝloko LucingesParizoÉvreux [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand [#]
Familio
Edz(in)o Marie-Jo Butor [#]
Profesio
Okupo poeto • verkisto • eseisto • romanisto • literatura eldonisto • artokritikistotradukistoinstruistolektoro • faculty member • literaturteoriisto [#]
Laborkampo literaturotraduko [#]
Aktiva dum 1954– [#]
Verkado
Verkoj Second Thoughts ❦
Q3202894 ❦
Q16628328 ❦
Q16669082 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Naskite en 1926-09-14 en Francio apud Lilo Michel Butor studis beletron kaj filozofion. li instruis en gimnazio en Francio, en Egiptio, en Granda Britio. Li ricevis premiojn, laboris ĉe eldonistoj, vojaĝis plurfoje en Usono. Li instruis universitate en Nico kaj en Ĝenevo. Li vizitis Japanion, Aŭstralion kaj Ĉinion.

VerkojRedakti

La unuaj verkoj de Michel Butor kontribuas al la skolo Nova Romano. Ili konservas la rakontan formon de romanoj, sed eksperimentas per diversaj ŝanĝoj: ekzemple en La Modifo la ĉefpersono de la rakonto estas konstante alparolata per vi, same kiel en la esperanta La Litomiŝla Tombejo de Karolo Piĉ.

Post 1960 la verkoj de Michel Butor pli kaj pli estas grandaj muntaĵoj, faritaj el alternantaj diversspecaj tekstoj: priskriboj de lokoj, poemoj, dialogoj, enciklopediaj tekstoj... Li tiel prezentas simfonie la multajn voĉojn kaj aspektojn de la mondo. Li verkis abunde kaj diverse vojaĝrakontojn, sonĝopriskribojn laŭ plurvolumaj serioj. Kelkaj tekstoj estis destinitaj al radiofonio, multaj etaj libroj faritaj kunlabore kun pentristoj, gravuristoj, fotistoj eldoniĝis etkvante.

ReferencojRedakti

  1. de Caccatty, René, "L'écrivain Michel Butor, figure du Nouveau Roman, est mort", Le Monde, 24-a de aŭgusto de 2016. (france)