Michel Léon Hirsch

franca ĵurnalisto, radiofona publicisto kaj tradukisto

Michel Léon Hirsch (naskiĝis la  29-an de majo 1907(nun 1907-05-29) en Parizo – mortis en decembro 1989) estis franca ĵurnalisto, radiofona publicisto, tradukisto el la ĉeĥa en la francan, kun Hanuš Jelínek la plej granda propagandisto de la ĉeĥa kulturo en Francio.

Michel Léon Hirsch
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1907 (1907-05-29)
en Parizo
Morto 30-an de novembro 1989 (1989-11-30) (82-jaraĝa)
Lingvoj ĉeĥafranca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo verkistotradukistoĵurnalisto • gimnazia instruisto • radio editor vd
Laborkampo ĵurnalismo • radio journalism • literaturotraduko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Inter la du mondmilitoj li studis en Prago kaj francigis ĉeĥajn poetojn (Otokar Březina, František Halas, Vítězslav Hálek, Vladimír Holan, Vítězslav Nezval, Jaroslav Seifert), prozistojn (Vladislav Vančura, Egon Hostovský) kaj ankaŭ dramverkistojn (Karel Čapek). En la 1930-aj jaroj li laboris en la Franca Instituto en Prago. Por La Revue française de Prague li francigis Cesta na jitřní (Vojaĝo al la sudo de Jan Čep) kun ŝanĝita titolo Nuit de Noël (La RFP, n-ro. 60, 15-an de junio 1933, p. 90-95). Post la milito li laboris en la franca ministerio pri informado kaj estis sekretario de artista sekcio de franca-ĉeĥa societo (Amitié Franco-Tchécoslovaque) kaj ĉefo de ĉeĥoslovaka sekcio de Radio Parizo kaj kunlaboris ankaŭ ĉe eldendado por Afriko kaj Mez-Oriento ĉe ORTF (Office de Radiodiffusion Télevision Francaise).

Verkaro redakti

  • Poèmes d'Otokar Březina, traduis du tchèque et présentés par Michel-Léon Hirsch (1935)
  • Lettres de Prague
  • Les Trois cheveux d'or du vieillard qui sait tout : D'après K. J. Erben, adapté du tchèque par M.-L. Hirsch. (1948)
  • L'Incendiaire, Egon Hostovský
  • Hordubal – Karel Čapek
  • Au printemps, salut (in: Otokar Březina, Mistero de doloro - Tajemství bolesti, Jaroměřice nad Rokytnou-Svitavy 2014, str. 81)

Fontoj redakti

  • Otto Pick (o.p.) Die französische Březina Antologie, in Prager Presssse 15, 1935, č. 257, posttagmeza eldono, p. 10, 22.9.
  • Gustav Winter (subskribo G. W.): Franca elekto el la verkaro de Otokar Březina, Právo lidu 44, 1935/1936 č.238, s. 16. 12. 10
  • Jean Pasquier: Franca traduko de Otokar Březina, Lumír 62, 1935/1936 č. 10, s. 543, 544, 30. 9. 1936
  • Alfred Marnau (subskribo fin): Französische Briefe aus Prag, Prager Presse 17, 1937, č. 167, odpolední s. 8, 19.6.
  • Památník národního písemnictví (Memorejo de nacia literaturo), korespodaĵoj kun Václav Černý
  • Hirsch Leon, nar. 1907, ved. čs. sekce radia Paříž, bytem 1118 Champs Elyseés, Paříž ; literatura– I. správa MV, 15. odbor ze dne 22. prosince 1968
  • Archiv bezpečnostních složek (Polica arkivo), 1. správa MV, 15. odbor, 22. 12. 1968
  • Památník národního písemnictví (Memorejo de nacia literaturo), Praha, letero al eldonisto de gazeto “Zápisník“ Otta Girgot de 24. 6. 1931
  • ČEP, Jan, PEŠKA, Vladimír kaj ZATLOUKAL, Jan, ed. Milý Vladimíre—Milý Maestro (Kara Vladimír – Kara Maestro): reciprokaj korespondaĵoj de Jan Čep kaj Vladimír Peška (1951-1966). 1. eld. Brno: Centrum pro studium demokracie a kultury (CDK), 2009. 177 s., viii s. obr. příl. ISBN 978-80-7325-200-7. str. 154.)

Eksteraj ligiloj redakti