Miguel Otero Silva

Miguel OTERO SILVA (Barcelono, Venezuelo, 26-a de oktobro de 1908Karakaso, 28-a de aŭgusto de 1985) estis venezuela verkisto, humuristo, ĵurnalisto, inĝeniero kaj politikisto.

Miguel Otero Silva
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1908 (1908-10-26)
en Barcelono
Morto 27-an de aŭgusto 1985 (1985-08-27) (76-jaraĝa)
en Karakaso
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Venezuelo vd
Alma mater Centra Universitato de Venezuelo vd
Subskribo Miguel Otero Silva
Familio
Edz(in)o La lisa Manobal vd
Infanoj Miguel Henrique Otero vd
Profesio
Okupo poeto • romanisto • verkistoĵurnalistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro estis Henrique Otero Vizcarrondo kaj lia patrino estis Mercedes Silva Pérez kiu mortiĝis kiam Miguel Otero Silva ankoraŭ estis infana. Li legis la Biblion ekde infanaĝo spite ke li apartenis al neniu kulto difinita. Pere de la literaturo kaj la ĵurnalismo, rakontis nombrajn epizodojn de la historia venezuela en la 20a jarcento. Formis parton de la nomita Generacio de 28 kiu insurekciis kontraŭ la diktaturo de la generalo Juan Vicente Gómez; li estis kritikisto pri arto kaj arda sekvanto de basbalo.

Ekzilita en Kuracao, en la 8-a de junio de 1929 formis parton de grupo de 39 homoj estritaj de Rafael Simón Urbina kiu atakis la fortikaĵon Amsterdamo de Vilemstado kaj kaptis la nederlandan guberniestron Leonard Albert Fruytier. Poste, la insurekciuloj (inter ili Gustavo Machado, José Tomás Jiménez kaj Guillermo Prince Lara) kaptis la usonan vaporŝipon «Maracaibo», kunportis la guberniestron Fruytier kiel ostaĝo kaj invadis Venezuelon tra La Vela de Coro kun la intencio elpostenigi la diktatoron Gómez. La registaraj trupoj, komanditaj de la Generalo León Jurado, prezidanto de la ŝtato Falcón malsukcesigis la klopodon en la 13-a de junio de 1929. Antaŭ la malsukceso de la ekspedicio vidinte ke la plej parto el la partianoj mortiĝis aŭ kaptiĝis, ili rifuĝiĝis en la Montaro de Falcón. Finfine li fuĝis perpiede ĝis Kolombio akompane de Machado kaj Urbina.

En la 8-a de aŭgusto de 1937 estas unu de la 17 delegitoj kiuj partoprenas en la Unua Nacia Konferenco de la Komunisma Partio de Venezuelo. En 1942, ĵus reveninta el ekzilo li fondis la maldekstreman ĉiusemajnan gazeton Aquí está (Ĉi tie ĝi estas), kiam la politiko venezuela estis liberaligita sub la regado de la generalo Isaías Medina Angarita.[1][2] Aquí está anstataŭis la antanŭan organon de la Komunisma Partio, El martillo (La martelo), kiu estis relanĉita en 1938.[1] Aquí está estis markita de redaktorado 'broŭderisma'.[3] Kun sia patro, li fondis la gazeton El Nacional (La nacia), kiu ekcirkulis en la 3-a de aŭgusto 1943. Post 40jaraĝa, li edziĝis al la ĵurnalistino kaj aktivulino María Teresa Castillo, unu el la plej gravaj figuroj de la kulturo venezusla, kun kiu li havis du filojn.

En 1979 li ricevis la Premion Lenino pri paco el Sovetunio, nome soveta ekvivalento al la Nobel-premio pri paco.

Miguel Otero Silva lasis post sia morto ampleksan literaturan heredon kiu enhavas el teatraĵojn al poeziaĵojn, nome heredo kiu meritis la admiro de aŭtoroj tiom konataj kiel Pablo Neruda kaj Gabriel García Márquez.

Verkoj redakti

Romanoj
  • Fiebre (febro, 1939)
  • Casas Muertas (mortintaj domoj, 1955)
  • Oficina Nº 1 (oficejo no 1a, 1961)
  • La muerte de Honorio (la morto de Honorio, 1963)
  • Cuando quiero llorar no lloro (kiam mi volas plori, mi ne ploras, 1970)
  • Lope de Aguirre, príncipe de la libertad (Lope de Aguirre, princo de la libereco, 1979)
  • La piedra que era Cristo (la ŝtono kiu estis Kristo, 1985)
Poezio
  • Agua y cauce: poemas revolucionarios (1937)
  • 25 poemas (1942)
  • Elegía coral a Andrés Eloy Blanco (1959)
  • La Mar que es el Morir (1965)
  • Las Celestiales (1965)
  • Umbral (1966)
Aliaj
  • México y la revolución mexicana : un escritor venezolano en la Unión Soviética (1966)
  • Florencia: ciudad del hombre (1974)
  • Ocho palabreos (1974)
  • Obra humorística completa (1977)
  • Prosa completa: opiniones sobre arte y política (1977)
  • Un morrocoy en el infierno: humor... humor... humor (1982)
  • Escritos periodísticos (1998)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Boletín de la Academia Nacional de la Historia 84 (333). Caracas: Academia Nacional de la Historia. 2001. pp. 227, 229. [1] Konsultita en la 13-a de Januaro 2017.
  2. Gil Guzmán, Rosamelia (1994). Figuras sobresalientes de la comunicación social: un perfil de ejemplaridad de los comunicadores. Caracas: Universidad Católica Andrés Bello, Escuela de Comunicación Social. pp. 147-148. [2] Konsultita en la 13-a de Januaro 2017.
  3. Pino Iturrieta, Elías (1998). Venezuela metida en cintura, 1900-1945. Caracas: Universidad Católica Andrés Bello. p. 81. [3] Konsultita en la 13-a de Januaro 2017.

Eksteraj ligiloj redakti