Mihály Kornis (politikisto)

Grafo Mihály Kornis [mihAj korniŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kornis Mihály estis hungara politikisto, mecenato, membro direktora de Hungara Sciencula Societo (1830).

Mihály Kornis [1] naskiĝis la 24-an de aprilo 1796 en Habsburga Imperio, en Transilvanio, en Dés (nuntempa Dej en Rumanio). Li mortis la 27-an de novembro 1835 en Héderfája (nuntempa Idrifaia en Rumanio).

Biografio redakti

Mihály Kornis post lernado li ekhavis diversajn postenojn en la ŝtata administrado en Transilvanio, dume en 1821 li konatiĝis kun Ferenc Kazinczy, kun kiu li longe korespondadis. En 1822 li komencis ĵurnaladi, ekzemple li sendis vojaĝpriskribojn el Italio kaj Grekio. En la sekva jaro li atingis la rangon sekretario. Baldaŭe li finace apogis la hungaran literaturon. En 1831 li ricevis postenon en Vieno, tamen li havis postenon ankaŭ en Transilvanio. En 1834 li partoprenis en parlamento de Transilvanio, kie li estis la unua katolika prezidanto. Poste li estis elektita unu el la deputitoj al Francisko la 1-a (Aŭstrio) al Brünn (nuntempa Brno en Ĉeĥio).

Fontoj redakti