Mihály VARKONYI [mihAj vArkonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Várkonyi Mihály estis hungara (poste usona) aktoro. Lia pseŭdonimo en Usono estis Victor Varconi [viktor varkoni].

Mihály Várkonyi
Persona informo
Várkonyi Mihály
Naskiĝo 31-an de marto 1891 (1891-03-31)
en Kisvárda
Morto 6-an de junio 1976 (1976-06-06) (85-jaraĝa)
en Santa Barbara
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Calvary Cemetery vd
Lingvoj anglahungara vd
Ŝtataneco HungarioUsono vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristo • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • aktoro vd
Laborkampo muta filmo • aktorado • filmo vd
Aktiva dum 1913– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Victor Varconi en filmo en 1935
Victor Varconi en plakato en 1927

Mihály Várkonyi [1] naskiĝis la 31-an de marto 1891 en Kisvárda (Hungara reĝlando), li mortis la 26-an de julio 1976 en Santa Barbara (Kalifornio), (Usono).

Biografio redakti

Mihály Várkonyi akiris diplomon en Teatra Akademio en 1912. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Kolozsvár), sed li apartenis ankaŭ al unua generacio de la hungaraj mutaj filmoj. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, tamen li povis plu partopreni en filmoj. Post la milito li edziĝis kaj li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Resume li havis rolojn en 38 hungaraj mutaj roloj. En 1920 li ricevis pli allogajn rolojn eksterlande en Aŭstrio, Germanio, Britio, fine eĉ Usono. Li havis ĉefe filmajn rolojn ekzemple de aliaj iamaj hungaroj Alexander Korda kaj Michael Curtiz, sed inter 1922–1925 li estis teatra aktoro en Vieno. Ekde 1930 li vivis en Usono, tamen kun kelkaj interrompoj. Inter 1930-1959 li havis 50 filmrolojn, kelkfoje li estis ankaŭ reĝisoroscenaristo. Pro vidviĝo en 1949 li denove edziĝis.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Sárga csikó (1913) - Csorba Laci
  • Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1917) - Wibra Gyuri
  • Sodoma kaj Gomorra (1922) aŭstra filmo
  • Neniiĝo de Pompei (1926)
  • "The Divine Lady" (1929)
  • Roberta (1935)
  • Federal Fugitives (1941)
  • The Atomic Submarine (1959)

Fontoj redakti