Miklós Bencze [miklOŝ bence], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bencze Miklós estis hungara-usona operkantisto, (baso).

Miklós Bencze
Persona informo
Naskonomo Bencze Miklós
Naskiĝo la  19-an de junio 1911(nun 1911-06-19)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 24-an de januaro 1992
en Usono Dothan (Alabamo, Usono)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Miklós Bencze [1] naskiĝis la 19-an de junio 1911 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de januaro 1992 en Dothan (Alabamo, Usono).

Biografio redakti

Miklós Bencze devenis el juda familio. Li lernis kantadon de Miklós Lendvay kaj li debutis en 1946 en la Reĝa Operejo de Budapeŝto. En 1947 li daŭris la lernadon helpe de stipendio en Italio de Manfredo Polverosi. Hejmenveninta li estis membro de la Operejo ĝis falo de la Hungara revolucio de 1956 (kelkfoje li kantadis en Vieno kaj Innsbruck), poste li kaj lia edzino disidis al Usono. Komence li havis rolojn en Novjorko antaŭ hungara publiko, baldaŭ antaŭ usona publiko en Carnegie Hall. Li havis usonan stipendion. Post jaroj li instruis kantadon en Universitato Baylor en Waco. En 1964 li akceptis similan pozicion ĉe la Universitato de Misisipio, fine en 1977 li retiriĝis de la scenejo kaj instruis ĉe kolegio Wallace en Dothan.

El lia repertuaro redakti

Memorigiloj redakti

Vidvino de Bencze establis fondaĵon por junaj basaj hungaraj kantistoj.

Fontoj redakti