Miklós Malek (pli juna)

Miklós Malek (pli juna) [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun distinga vorteto ifj. Malek Miklós estas hungara muzikisto (produktoro, ŝlagrokantisto, pianisto, komponisto, instrumentadisto). Lia patro estis Miklós Malek (pli aĝa), patrino Mária Toldy.

Miklós Malek
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1975 (1975-04-15) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Berklee College of Music
Muzikakademio Franz Liszt Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Miklós Malek (pli aĝa) Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Mária Toldy Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Andrea Malek Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
pianisto
kantoverkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Miklós Malek [1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1975 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Miklós Malek frekventis konservatorion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Dum lernado de klasika muziko vespere li laboris en studioj kun elitaj ŝlagromuzikistoj. Iom poste li daŭris la lernadon en Berklee College of Music, poste ekde 1999 li akiris muzikistan postenon en eldonejo en Novjorko. En 2006 li translokiĝis al Los Anĝeleso, kie li fondis muzikstudion. Ekde 2010 li estis televizia figuro en populara privata televizio en Budapeŝto, sed li laboras ankaŭ en Los Anĝeleso. Li vivas kune kun polino.

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti