Milán Rusz
Milán Rusz [rus], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Rusz Márk Milán estas hungaria serba-hungara aktoro, teatrestro.
Milán Rusz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1963 (61-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatra reĝisoro • verkisto |
Milán Rusz[1][2] naskiĝis la 28-an de marto 1963 en Szeged.
Biografio redakti
Milán Rusz devenis el varia serba-hungara familio. Li lernis parte en hungarlingvaj, parte en serblingvaj lernejoj en Hungario, poste li studis kaj en Hungario kaj en Jugoslavio, fine li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1990. Lia ĉefinstruisto estis Miklós Szinetár. Intertempe li lernis ankaŭ muzikon kaj li akiris diplomon pri akordiono en 1982. Inter 1990-1994 li estis membro de Nacia Teatro (Győr), poste li estis teatrestro de serblingva teatro en Hungario. Li ricevis hungarajn premiojn en 2011 kaj 2020.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- József Katona: Bánk Bán – Solom
- Friedrich Dürrenmatt: János király (serbe) - rolanto, ankaŭ reĝisoro
- Pál Ábrahám: Viktória – Jancsi
- Jenő Huszka:
- Lili bárónő – Frédi
- Gül Baba – Mujkó
- Viktor Jacobi: Sybill – Poire
- Katalin Csongrádi: „Énekelj, Déryné!” – Gábor Egressy
- Ferenc Molnár: Játék a kastélyban (serbe, ankaŭ reĝisoro) – Almády
Liaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Csendélet hallal és más tragikus momentumokkal (mallonga filmo, 2005) - elektristo
- Zsaruvér és Csigavér III. (televida serio, 2008)
Elektitaj kontribuoj redakti
- Gde nestaje glas (poemoj serbe, 1982)
- Szentendrei Evangélium (ortodoksa teatraĵo, prezentita en 1993 Nacia Teatro (Budapeŝto))
- Farkasok Pásztora (muzikalo, kunaŭtoro, prezentita en 1995 en Novi Sad)
- Zombor Rózsája (la unua origina serblingva opereto, videbla en la serba televizio)
- A rigómezei ütközet (scenarlibro, tradukaĵo el la serba al hungara, 1998)