Mini-Eŭropo
Mini-Eŭropo (france Mini-Eŭrope, nederlande kaj germane Mini-Europa] estas amuzparko en Bruselo. Estas unu el la plej gravaj turismaj altiraĵoj de la urbo. Laŭ la ekzemplo de la nederlanda Madurodam, ĝi montras miniaturajn versiojn de la plej gravaj konstruaĵoj kaj monumentoj de la Eŭropa Komunumo. Ĉiuj konstruaĵoj estas surloke konstruitaj je mezurproporcio de 1:25.
La parko ampleksas 9ha kaj havas proksimume 350.000 vizitantojn jare. Plej multaj vizitantoj venas de eksterlando kaj nur unufoje vizitas la ejon.
HistorioRedakti
Mini-Europe malfermiĝis en 1989 kiel parto de la brusela Bruparck, kiu ankaŭ gastigas filialon de la kineja grupo Kinepolis kaj tropika naĝejo Océade. Tuj apude troviĝas interalie la Atomium.
La parkon fondis familio Meeùs, kiu ankaŭ fondis la amuzparkon Walibi. La ideo de Mini-Europe ekestis origine kiel koncepto de nova parto de Walibi en Wavre, sed mankis finfine loko tie. Mini-Europe oni finfine konstruis sur la malnova ejo de Meli Hejzelo, filialo de la okcidentflandra iama Melipark kiu fermiĝis en la jaro 1986.
Ĉiujare oni ankoraŭ aldonas novajn modelojn al la parko. La plej nova altiraĵo estas Spirits of Europe, interaga kurejo sur kiu vi ludante povas ekscii pli pri la diversaj eŭropaj landoj.
Listo de modelojRedakti
(ne-kompleta listo)
AustrioRedakti
BelgioRedakti
- Granda Placo / Urbodomo, Bruselo
- La belfrido, Bruĝo
- Urbodomo, Loveno
- Kastelo de Vêves, Celles
- Citadelo kaj Preĝejo, Dinant
- Berlaymont-konstruaĵo, Bruselo
- Graslei kaj Raboto, Gent
- Kastelo Alden Biesen, Rijkhoven
- Ĉefa placo de Antverpeno (Urbodomo de Antverpeno, Brabo statuo, domoj de gildoj)
- Muzeo Curtius, Lieĝo
BritioRedakti
- Palaco de Westminster / Big Ben, Londono
- Stratford-upon-Avon (naskiĝloko de William Shakespeare)
- Kastelo de Dovero, Kent
- Arlington Row, Bibury
ĈeĥioRedakti
FrancioRedakti
- Eiffel-turo, Parizo
- Triumfa arko, Parizo
- Baziliko de la Sankta Koro, Parizo
- Centro Georges Pompidou, Parizo
- Notre Dame du Haut, Ronchamp
GermanioRedakti
GrekioRedakti
HispanioRedakti
- La katedralo de Santiago de Compostela
- El Escorial
- La monumento por Kristoforo Kolumbo, Barcelono
IrlandoRedakti
ItalioRedakti
- Campo dei Miracoli kun interalie la Oblikva turo de Pizo
- Monto Vezuvio
LatvioRedakti
LitovioRedakti
LuksemburgioRedakti
MaltoRedakti
NederlandoRedakti
PollandoRedakti
PortugalioRedakti
SlovakioRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo (en 6 lingvoj)