Ministerio pri justico (Pollando)

Ministerio pri Justico en Pollando (pole Ministerstwo Sprawiedliwości) estas ministeria servo de la pola registaro responsa pri la bona funkciado de la juĝa sistemo. Laŭ la Pola Konstitucio Justicministro estas membro de La Nacia Konsilio de la Juĝistaro. Situanta en Varsovio ĉe la Ujazdova Avenuoj 11 (pole Aleje Ujazdowskie).

Ministerio pri Justico
Ministerstwo Sprawiedliwości
emblemo
ministerio pri justico
Komenco 1917
Lando(j) Pollando vd
Sidejo PollandoPollando, Varsovio, Ujazdova Avenuoj 11
Tipo ministerio (justico)
Ĉefestro(j) Zbigniew Ziobro vd
Estr(ar)o Adam Bodnar
Retejo http://www.gov.pl/sprawiedliwosc
vdr

Pola Justicministro de 31-a de marto 1990 ĝis 30-a de marto 2010 estis ankaŭ ŝtatakuzanto. La Oficejo de Ŝtatakuzanto estis kreita kiel aparta de ĝenerala registaro en 31-a de marto 2010.

La taskoj kaj kompetentecoj redakti

Kompetentecoj de justicministro aplikas al aferoj de superrigardo kaj organizado de:

  1. juĝistaro,
  2. prokuroroficejoj, notarioj, advokatoj, jurkonsilantoj,
  3. punpolitiko kaj punekzekuto.

La ministro respondeca por justeco provizas de la preparado de projektoj de civila kaj krima kodeksoj kaj aliaj leĝtekstoj kaj reglamentoj.

La potencoj de la justicministro en aferoj de la juĝistaro ne povas malobservi de la principo de juĝista sendependeco.

Servado de Malliberejo subordigas al la justicministro.

 
Konstruaĵo de Pola Ministerio pri Justico

Justicministroj redakti

Nuna justicministro estas Zbigniew Ziobro (prezidanto de politka partio Solidara Pollando) en registaro de Beata Szydło, ekde 16-a de novembro 2015. Nuntempaj vicministroj estas:

  • Patryk Jaki (el Solidara Pollando) – ŝtatsekretario ekde 18-a de novembro 2015,
  • Marcin Warchoł (el Universitato de Varsovio) – subŝtatsekretario ekde 18-a de novembro 2015,
  • Łukasz Piebiak (juĝisto) - subŝtatsekretario ekde 18-a de novembro 2015.

En Tria Pola Respubliko justicministroj ili estis inter aliaj tiaj famaj personoj kiel:

  • Wiesław Chrzanowski - advokato (de 12-a de januaro 1991 ĝis novembro 1991),
  • Włodzimierz Cimoszewicz (de 26-a de oktobro 1993 ĝis 6-a de marto 1995),
  • Hanna Suchocka (de 31-a de oktobro 1997 ĝis 8-a de junio 2000),
  • Lech Kaczyński (de 12-a de junio 2000 ĝis 4-a de julio 2001),
  • Barbara Piwnik – juĝisto (de 19-a de oktobro 2001 ĝis do 6-a junio 2002),
  • Grzegorz Kurczuk - juristo (de 6-a de julio 2002 ĝis 2-a majo 2004),
  • Zbigniew Ziobro (od 31-a de oktobro 2005 ĝis 7-a de septembro 2007, 11-a de spetembro 2007 ĝis 16-a de novembro 2007),
  • Borys Budka - jurkonsilanto, jurdoktoro (de 4-a de majo 2015 ĝis 15-a novembro 2015).
 
Ĉefsidejo de Pola Ministerio pri Justico

Ĉefsidejo de Ministerio redakti

Pola Ministerio pri Justico troviĝas en Varsovio ĉe la Ujazdova Avenuoj 11, en la iama enspeza konstruaĵo de la Bohdanowicz, konstruita en 1929-1930, desegnita de arkitekto Adolf Inatowicz-Łubiański, ĝi estas kombinita kun konstruaĵoj ĉe la strato Koszykowa 6 kaj 6A. Ĉe la Avenuo troviĝas ankaŭ la konstruaĵoj de oficejo de la ĉefministro kaj ambasadoj, kaj La Reĝa Parko Łazienki.

Dum la germana okupado (dua mondmilito) ĉi tie estis sidejo de germana kriminala policejo - (germane Kriminalpolizei). En 1994-1996 la konstruaĵo estis pligrandigita per la superkonstruaĵon sur la angulo de la tegmento.

Strukturo de Ministerio redakti

En Ministerio de Justico laboras oficistoj kiel publika funkciulo kaj delegitaj juĝistoj kaj aliaj oficistoj de tribunaloj. La delegacio de juĝistoj al la Ministerio de Justico kiel specialistoj havas longan tradicion[1] en Pollando el periodo de la Dua Pola Respubliko.

En la Pola Ministerio de Justico estas apartigitaj jenaj unuoj (departementoj kaj oficejoj):

  • Politika Kabineto de la Ministro,
  • Oficejo de la Ministro,
  • Oficejo de la Ĝenerala Direktoro,
  • Departamento de Strategio kaj Eŭropa Financoj,
  • Leĝdona Departamento,
  • Departamento de Tribunaloj, Organizado kaj Analizoj de Juĝistaro,
  • Departamento de Egzekuto de Verdiktoj kaj Provado,
  • Departamento de Jurprofesioj kaj Aliro al Jura Helpo,
  • Departamento de Internacia Kunlaborado kaj Homaj Rajtoj,
  • Departamento de Buĝeto kaj Financaj Efikeco,
  • Departamento de Informadiko kaj Tribunala Registroj,
  • Oficejo de Administrado kaj Financoj,
  • Informa Oficejo de la Nacia Punregistro
  • Protekta Oficejo - Centro de Kriza Administrado,
  • Oficejo de Kontrolo kaj Interna Aŭdito.

Referencoj redakti

  1. Dawid Sześciło. La delegacio de juĝistoj al la Ministerio pri Justico - Juraj kaj praktikaj problemoj (pole). Arkivita el la originalo je 2015-11-26. Alirita 2015-11-25.