Minnie Helena von Frenckell-Nast (naskita la 10-an de oktobro 1874 en Karlsruhe – mortis la 20-an de junio 1956) estis germana soprano. Ŝi studis en la Konservatorio de sia naskurbo kaj debutis en Aachen en la jaro 1897.[1]

Minnie Nast
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1874 (1874-10-10)
en Karlsruhe
Morto 20-an de junio 1956 (1956-06-20) (81-jaraĝa)
en Füssen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Karl von Frenckell
Okupo
Okupo operkantisto
vdr
Minnie Nast sur poŝtkarto uzita en 1901

En 1905[2] ŝi edziniĝis al la tre aktiva esperantisto Karl von Frenckell, finna konsulo kaj bankestro.

Ŝi ankaŭ turneis en Kanado, Usono, Rusio, Nederlando kaj Britio. Post sezono en 1907, ŝipdrono mortigis multajn el ŝiaj operkompaniaj kolegoj kaj tio igis ŝin decidi ne plu turnei ekster la kontinento.

Nast prezentis sin en Dresdeno inter 1898–1919 kaj de tiam ŝi instruis kanton en la urbo, ĝis bombado super la urbo en 1945 okaze de la Dua Mondmilito.

Sur franca bildkarto de Jean-Robert (el 1911-1912), aludo al Minnie : muzo-statuo en karikaturo de la edzo, Karl von Frenckell.

Nast specialistiĝis pri leĝeraj kaj subtenaj roloj, aparte de Mozart, kaj ŝi ellaboris la rolon de Sophie por Der Rosenkavalier, en 1911. Ŝia klara tono kaj manko de daŭra vibrato estis imitita de aliaj sopranoj de la periodo. Ŝi faris kelkajn sonregistraĵojn, kiuj atestas altan teknikan kapablon, inkluzive de ŝia parto en la triopo de Der Rosenkavalier. Ŝi ankaŭ kantis en la rolo de Micaëla en la unua sonregistraĵo de Carmen.

Referencoj redakti

  1. Stinchelli, Enrico. (2002) Les stars de l'opéra: grands artistes lyriques de l'histoire.
  2. Artikolo Frenckell-Nast, Minnie Helena von, en: "Frauen auf die Straßen(-)schilder", Dresden 2007, p. 29.