Mirella FRENI, vere Mirella Fregni (naskiĝinta la 27-an de februaro 1935 en Modena, mortinta la 9-an de februaro 2020[1] samloke) estis itala operkantisto soprana.

Mirella Freni
Persona informo
Naskonomo Mirella Fregni
Naskiĝo 27-an de februaro 1935 (1935-02-27)
en Modeno
Morto 9-an de februaro 2020 (2020-02-09) (84-jaraĝa)
en Pedri
Mortokialo cerbovaskula malsano
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Familio
Edz(in)o Nicolai Ghiaurov
Okupo
Okupo operkantisto
vdr
Mirella Freni kun Ino Savini kaj Luciano Pavarotti (1969)

Vivo redakti

Originante el laborista familio ŝi estis trejnita de sia onklo Dante Arcelli. Ŝia unua publika apero estis en 1955 en la rolo de Micaëla en la opero Carmen. Je la komenco kariera ŝi ĝuis la apogon de la aŭstra dirigento Herbert von Karajan. Famiĝis ŝi en la roloj de (La traviata), Tatjana (Eugen Onegin) kaj Mimì (La Bohème), sed ankaŭ de Susanna en la mozarta verko Le nozze di Figaro en la filmo fare de Jean-Pierre Ponnelle.

Freni kaj la sveda tenoro Nicolai Gedda, kun kiu ŝi sonbendigis plurajn operojn francajn kaj italajn, estis taksitaj fascinigega duopo ĉeopere. Ofte ŝi kantis kun Luciano Pavarotti, kun kiu ŝi konatiĝis jam dum la juneca tempo. Ŝi i.a. interpretis kun li la operon La Bohème okaze de la 100-a datreveno premiera. En septembro 2007 ŝi komentis la rektan dissendon de la funebraĵoj de Luciano Pavarotti por la ŝtata itala televidkanalaro RAI.

Post kvin jardekoj da bela kariero ŝi retiriĝis en 2005.
Post unua edziniĝo kun la dirigento leone Magiera, ŝia dua edzo estis la bulgara-aŭstra basulo Nikolaj Gjaurow. Ŝi mortis post mallonga malsano en Modena.

Ĉefaj roloj redakti

DVD redakti

  • A Life Devoted to Opera von Maria Stocker, 2011, Arthaus DVD 101519/Naxos

Literaturo redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti