Mirpur Matelo (urdue میرپور ماتھیلو‎) estas urbego en provinco Sindo (Pakistano), en kantono de Gotki. Ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto.

Mirpur Matelo
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 28° 1′ N, 69° 33′ O (mapo)28.02246969.552155 [+]
Alto 76 m [+]
Areo 30 km² (3 000 ha) [+]
Mirpur Matelo (Sindo)
Mirpur Matelo (Sindo)
DEC
Situo de Mirpur Matelo
Mirpur Matelo (Pakistano)
Mirpur Matelo (Pakistano)
DEC
Situo de Mirpur Matelo

Map

vdr

Bazaj informoj

redakti

Geografio

redakti

Mirpur Matelo situas sur ebenaĵo laŭ kanalo. Gotki troviĝas 23, Sukur (Pakistano) 78, Kveta 347, Karaĉio 433, Fajsalabado 510, Lahoro 608, Peŝavaro 692, Rawalpindi 704, Islamabado 717 kilometrojn (aere) [2].

Historio

redakti

En 711 la araboj konkeris ĉi tiun areon. Brita domimado okazis inter 1849-1947. Post la sendependeco de Pakistano en 1947 alvenis islamaj rifuĝintoj. Samtempe la hinduoj plejparte migris al la alia nova ŝtato Barato. Mirpur Matelo atingis la loĝantarnombron de cent mil en 2017, tial laŭ la internacia klasifiko ĝi estas jam urbego.

Ekonomio

redakti

Mirpur Matelo situas en agrikultura regiono, sed en la urbego kelkaj kompanioj funkcias. La plej granda kompanio produktas artefaritajn sterkojn. En la kanalo oni fiŝkaptadas.

Loĝantaro

redakti
Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
13 517 21 241 42 421 100 760

En Mirpur Matelo vivas relative pli da hinduoj (plej ofte komercistoj), ol en Pakistano.

Trafiko

redakti

Mirpur Matelo ne havas ĉefvojon. La stacidomo faras ligilojn al Karaĉio kaj Peŝavaro. La plej proksima enlanda flughaveno funkcias en Sukur.

Klimato

redakti

En Mirpur Matelo somere estas varmego kun temperaturoj de proksimume 40 °C. La vintro estas milda, neniam frostas. La jara precipitaĵo ne estas sufiĉa por la agrikulturo, mezurebla pluvo falas dum musono.

Fontoj

redakti
  • WikiTrans