Mirzapur
Mirzapur, hindie मिर्ज़ापुर, urdue مرزا پور, oficiale Mirzapur kun Vindjaĉal estas urbego kaj municipo en norda Barato, en orienta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La barata norma tempo estas kalkulita surbaze de belfrido en Mirzapur.
Mirzapur | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego • setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 231001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 496 970 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 64 272 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 9′ N, 82° 34′ O (mapo)25.14582.565277777778Koordinatoj: 25° 9′ N, 82° 34′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 80 m [+] | ||
Areo | 38,85 km² (3 885 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mirzapur [+] | |||
Demografio redakti
Mirzapur havis populacion de 233 691 en 2011 kun la aglomeraĵo 245 817. La legopovo 78%.
Geografio redakti
Mirzapur situas sur la Indus-Ganga ebenaĵo 80 metrojn super la marnivelo laŭ rivero Gango. Varanasio troviĝas 49, Ĝaŭnpur 72, Prajagraĝo 83, Singrauli 103, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 251, Agra 506, Kolkato 655, ĉefurbo Delhio 658, Mumbajo 1214 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Mirzapur estis fondita en la 17-a jarcento. En la sekvaj tempoj ĝi estis signifa komerca centro, precipe dum la brita dominado, ĉar la grandaj vaporŝipoj povis atingi la urbon. Kotonoj kaj tritikoj estis liveritaj tiel. En 1864 ekfunkciis la nova fervojo ĝis Prajagraĝo, tial Mirzapur malgraviĝis.
Ekonomio redakti
En Mirzapur la plej ofta okupiĝo estas produktado de tapiŝoj, sed en uzinoj oni produktas ankaŭ kotonaĵojn. La alia grava produktaĵo estas la latunaj potoj.
Lingvoj redakti
La oficialaj lingvoj en Mirzapur estas la hindia kaj urdua, sed loke parolas ofte boĝpure.
Religioj redakti
En Mirzapur la loĝantoj estas hinduoj (84%), islamanoj (15%), ĝajnistoj (malpli ol 1%).
Eduko redakti
Mirzapur estas benita de sankta rivero Gango, tial la bezonon de tempo estas doni la adekvatan kvalitan edukadon. La rilato pri eduko komenciĝas en 1878, kampuso establiĝis.
Trafiko redakti
Mirzapur havas trairan fervojan linion kaj kvar alvenintaj ĉefvojoj. Ponto tra Gango helpas la trafikon. La plej proksima flughaveno funkcias en Varanasio.
Klimato redakti
Mirzapur havas humidan subtropikan klimaton laŭ Klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas ĉirkaŭ 990 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen ofte nur dum musono inter junio-septembro.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj kaj islamaj moskeoj
- belfrido konstruita en 1891
- en Vindjaĉal hindua pilgrimloko
- akvofalo proksime
- ponto konstruita en 1772 inter Mirzapur kaj Vindjaĉal
- festivaloj
Interesaĵo redakti
Estas ankaŭ televida serio nomata Mirzapur.
Fontoj redakti
- WikiTrans