Modesta Sanginés Uriarte

Modesta SANGINÉS URIARTE (la 26-an de februaro 1832 – la 5-an de februaro 1887) estis bolivia komponistino kaj verkisto, kiu havis ankaŭ laboris ĵurnalisme. Ŝi estas konsiderata unu el la ĉefaj komponistoj de Bolivio en la 19-a jarcento kaj alidirite la “unua komponistino en Bolivio, iniciatinto de folkloraj esploroj kaj de la feminisma movado[1].

Modesta Sanginés Uriarte
Persona informo
Naskonomo Modesta Cesárea Sanginés Uriarte
Naskiĝo 26-an de februaro 1832 (1832-02-26)
en La-Pazo
Morto 5-an de februaro 1887 (1887-02-05) (54-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Bolivio
Memorigilo Modesta Sanginés Uriarte
Okupo
Okupo verkistokomponisto
vdr

Verkinte pli ol kvindek komponaĵoj, ŝiaj verkaĵoj estis eldonitaj en 2015 [2]. Krom komponado, Sanginés laborita kiel ĵurnalisto skribanta artikolojn profitigi virinojn kaj publikis legendojn de ŝia patrujo. Kiel bonfarantino, ŝia filharmonikaj klopodoj provizis sociajn servojn por la maljunuloj, orfoj kaj malriĉuloj, konstruante hospitalan alon zorgi por tiuj kiuj estis nekapabla provizi por si mem [3]. Ŝi ankaŭ uzis siajn muzikajn talentojn por kvestado por helpi la vunditaj kaj militkaptitoj de la Dua pacifika milito, kiu okazis inter Bolivio, Ĉilio kaj Peruo pri kontrolo de la Pacifika marbordo de Sudameriko [4][5].

Vivo redakti

Ŝi apartenis al familio de elstaraj reprezentantoj en la procezo de sendependiĝo de Bolivio [6]. Sendube ŝi ricevis la tipan edukadon por elitaj familioj pri religio, politiko kaj ĝeneralaj artoj, kie piano kaj kanto estis gravaj. Unue ŝi studis en religiaj lernejoj kaj poste ĉe la instituto por fraŭlinoj de la instruistino Dámasa Cabezón, kie Modesta elstaris en lernado de lingvoj kaj muziko [7].

Fininte siajn studojn Modesta Sanginés distingiĝis ĉe la piano en la salonoj de la bolivia alta societo kaj en koncertejoj, prezentante pecojn kun inspiro kaj majstreco, jen sola, jen en duo kun la komponisto Adolfo Ballivián. Aŭdinte ŝin, Felipe de la Barra notis “ŝi estis la plej bona el ĉiuj pro siaj dolĉeco, sento kaj plenumo[7].

Modesta fondis la Filharmonian Societon (1863) pere de kiu organizis gravajn bonfarajn eventojn, inter kiuj elstaras la kvar koncertoj okazigitaj en la Municipa Teatro de La-Pazo [8][9].

La samtempuloj de Modesta aplaŭdis kaj laŭdis ŝin ankaŭ kiel komponistino, kaj notis kun admiro la enkorpigon de indiĝenaj elementoj en ŝiaj komponaĵoj, ĉar en la 19-a jarcento la muzika panoramo de la elito en La Pazo havis klare fremdan karakteron. En ĝi regis klasikismo kaj romantikismo kune kun la hispana zarzuelo, imitante kio okazis en Eŭropo kiel modelo de perfekteco. Kiel asertas esploristoj, en la muziko verkita por piano en la periodo 1845-1885 ekzistis neniu nacia fundamento en stilo, formo, harmonio, melodio aŭ ritmo.

Tamen, ĝenerale la socio ĝuis ankaŭ alian neskribitan muzikon kiu inkludis la indiĝenan aŭ folkloran, interpretita ĉefe de indianoj kaj mestizoj. Tia populara muziko estis ankaŭ dancita en salonoj, sed bedaŭrinde neniam meritis la atenton de profesia muzikisto por transskribi ĝin al partituro.

Tiusence la verkado de Modesta Sanginés pri popularaj temoj estas izolita kazo. Ŝiaj verkoj havas grandan valoron pri la interŝanĝo kiu povus okazi inter sociaj klasoj, sed ili ne reprezentis ĝeneralan tendencon, sed estis prefere ekskluziva kazo. La verkisto Julio César Valdés (1868) opiniis, ke Modesta Sanginés ne nur klopodis formi nacian guston, sed ankaŭ aspiris krei bolivian repertuaron, serĉante inspiron en la primitiva kaj malĝoja muziko, kiun la indianoj ĉerpis el siaj pajnoflutoj (hispane zampoñas) kaj flutoj.

Inter aliaj verkoj de Modesta Sanginés, “Pensaĵo” (Pensamiento) kaj “Indiana klakdanco” (Zapateo indígena) estas du ekzemploj de nacia laboro kun indiĝena muziko kiel ĉeftemo.

Ŝi kreis pli ol 50 komponaĵojn inkluzive de mazurkoj, valsoj kaj kristnaskaj kantoj, plejparte verkoj por piano. Modesta Sanginés faris du publikaĵojn de siaj verkoj en Parizo [10]. En tiuj eldonoj estas la pecoj “Alto en la Alianza”, mazurko pri la batalo de Tacna per kiu Bolivio finis sian intervenon en la “Milito de la Pacifiko” (Guerra del Pacifico (1879–84), “Variaĵoj por piano” pri temo de la nacia kanto, la polko-mazurko “La brisa del Uchumachi”, tri aliaj mazurkoj kaj “Memoro pri la Andoj[11].

Mariana Alandia notas ke "en siaj mazurkoj, Modesta eniras en pli intiman, pli personan lingvon ol en la ceteraj verkoj", trovante en "ĉiu el ili unikan formalan proponon". Kiam Modesta estis 26 jara, ŝi jam havis gravan repertuaron kaj ŝia nomo estis inter la plej elstaraj en ŝia fako en la lando.

Bibliografio redakti

  • Blanco Mamani, Elías (10a de Marto 2012). "Modesta Sanginés Uriarte". Diccionario Cultural Boliviano. La Paz, Bolivia: Museo del Aparapita. Arkivita el la originalo la 4an de Julio 2017. Alirita la 5an de Julio 2017.
  • Burrell i Florià, Guillem, eld. (1996). Gran diccionario enciclopédico (1a eld.). Barcelona, Hispanio: Plaza & Janés. ISBN 84-01-61860-6.
  • "Presentación del libro Modesta C. Sanjinés Uriarte: Música Boliviana en Partitura – Al piano: Mariana Alandia". Espacio Simón I. Patiño. La Paz, Bolivia: Fundación Simón I. Patiño. 10a de Decembro 2015. Arkivita el la originalo la 4an de Julio 2017. Alirita la 5an de Julio 2017.
  • Urquidi, José Macedonio (1918). "Modesta Sanjinés: Educacionista, escritora, artista". Bolivianas ilustres; Heroinas, escritoras, artistas; Estudios biográficos y críticos. La Paz, Bolivia: Escuela tipográfica salesiana. pp. 24–34. OCLC 1935678.
  • Vargas, Rubén (19a de Majo 2013). "Vida cotidiana y arte, mujeres en la Guerra del Pacífico". La Paz, Bolivia: La Razón. Arkivita el la originalo la 7an de Marto 2016. Alirita la 5an de Julio 2017.
  • "Salen a la luz partituras inéditas y crónicas de Modesta Sanjinés". La Paz, Bolivia: Página Siete. 6a de Decembro 2015. Arkivita el la originalo la 4an de Julio 2017. Alirita la 4an de Julio 2017.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 196 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj redakti