Nacia himno

(Alidirektita el Nacia kanto)

Nacia himno ĝenerale estas patriota muzika komponaĵo, kiu laŭdas la hejmlandon, la historion, la tradiciojn aŭ la farojn de la nacio, aŭ estas alimaniere por ĝi grava. La himno povas esti aŭ oficiale agnoskita de la registaro, aŭ funkcias en sia rolo pro ĝenerala, tradicia interkonsento de la popolo.

Manuskripto de Wilhelmus (1570-aj j.)

La vorto "himno" originas de la greka vorto Hymnos, kiu signifas "laŭda kanto". En la jaroj de naciŝtata kreado en la 19a kaj 20a jarcentoj, plej multaj nacioj adoptis la himnon per sia deklaro de nacia suvereneco. Per la nacia himno estas kutime malfermi aŭ subskribi ŝtatajn eventojn, militajn eventojn kaj ankaŭ sportajn eventojn.

Laŭnature la nacia himno devas esti mallonga. La averaĝa longo de nacia himno estas ĉirkaŭ unu minuto. Plejparte la naciaj himnoj estas komponitaj en la stilo marŝahimna. Manpleno da landoj elektis trumpetan elvokon kiel la nacian himnon. Eŭropa koloniismo influis la transmarajn koloniojn, do landoj en Afriko, Azio kaj Latin-Ameriko ankaŭ adoptis himnojn laŭ eŭropa stilo.

Himno fariĝas la nacia himno de lando laŭ la konstitucio de la ŝtato (kiel en Francio), per la leĝo (kiel en Usono), aŭ nur per forto de tradicio (kiel en la kazo de Britio). Dramaj ŝanĝoj en la reĝimo aŭ aliaj dramaj eventoj foje kaŭzas ŝanĝon en la nacia himno. Ekzemple la rusa himno estis ŝanĝita kvin fojojn ekde 1833.

Lingvoj redakti

Plej ofte la himnoj uzas la oficialan lingvon de la lando aŭ la lingvon plej popularan en ĝi. Tamen ekzistas esceptoj. La himno de Barato, Ĝana Gana Mana, havas tekston en la bengala lingvo forte influita de sanskrito. En landoj kun pli ol unu nacia lingvo povas esti pluraj lingvoversioj de la teksto. Ekzemple la Svisa psalmo havas kvar diversajn strofojn en la germana, franca, itala kaj romanĉa. O Canada havas du strofojn en la angla kaj franca. La nacia himno de Sud-Afriko estas unika pro tio, ke uzas kvin el dek unu oficialaj lingvoj de la lando en unu teksto.

Kelkaj himnoj estas sentekstaj. Marcha Real, la himno de multetna kaj multlingva Hispanio, malgraŭ diversaj proponoj plu ne havas tekston[1]. Kosovo decidis uzi neniun tekston en sia himno Eŭropo pro multetna karaktero de la lando[2]. Plej rimarkinda restas la eŭropa himno ĉar por eviti lingvajn problemojn, ankaŭ en tiu himno oni rezignis pri teksto. Pro tio la eŭropa himno ne havas oficialan tekston kaj do ne eblas kanti ĝin.

Iuj ekzempleroj redakti

Dum la 19a kaj 20a jarcentoj, kun la progreso de naciismo, plej multaj landoj adoptis nacian himnon, kiu povas ekzisti apud aliaj komunaj patriotaj kantoj. Tamen kelkaj himnoj devenas de pli fruaj epokoj. La plej malnova himno estas Wilhelmus de Nederlando, verkita dum la okdekjara milito inter la jaroj 1568 kaj 1572 kaj oficialigita en 1932.

La nacia himno de Japanio, Kimi Ga Jo, havas la plej malnovan tekston verkitan en Heian-epoko (794-1185), tamen melodio por ĝi estis komponita en la 19-a jarcento. Male estis ĉe la nacia himno de Pakistano - por la melodio komponita en 1949 oni verkis la tekston nur en 1952, kaj intertempe la komponaĵo funkciis sentekste.[3].

God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon), la nacia himno de Britio kaj unu el du himnoj de Nov-Zelando, estis prezentita unuafoje en 1745 sub la titolo God Save the King (Dio Protektu la Reĝon).

En 1780 Danio elektis la unuan el siaj du himnoj, la reĝan himnon Kong Christian stod ved højen mast. Marseljezo estis verkita en 1972 kaj en 1795 iĝis la nacia himno de Francio.

Ee Mungu Nguvu Yetu, la himno de Kenjo, estas unu el la unuaj komisiitaj naciaj himnoj. Verkis ĝin Kenia Himna Komisiono en 1963 por servi kiel la nacia himno post la sendependiĝo de Britio.

Antaŭ la ekŝtatiĝo, la himno de Israelo, Hatikva (La Espero) servis kiel la himno de la cionisma movado, kaj pli kaj pli de la juda popolo, sed kontraŭe al multaj naciaj himnoj, kies muziko estas en maĵora skalo, ties muziko estas en minora.

Himnoj de membroj de UN redakti

Ĉi tiu listo prezentas himnojn de la membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj[4]. Por aliaj teritorioj vidu malsupre.

Lando Titolo de la himno
  Afganio Millī Surūd (Nacia Himno)
  Albanio Hymni i flamurit (Himno al la flago)
  Alĝerio Kassaman (Ni ĵuras)
  Andoro El Gran Carlemany (La granda Karolo la Granda)
  Angolo Angola Avante (Antaŭen Angolo)
  Antigvo kaj Barbudo Fair Antigua, We Salute Thee (Justa Antigvo, ni salutas vin)
  Argentino Himno Nacional Argentino (Nacia himno de Argentino)
  Armenio Mer Hayreniq (Nia Patrujo)
  Aŭstralio Advance Australia Fair (Antaŭeniru Bel-Aŭstralio)
  Aŭstrio Land der Berge, Land am Strome (Montara lando, tero sur rivero)
  Azerbajĝano Azərbaycan marşı (Marŝo de Azerbajĝano)
  Bahamoj March On, Bahamaland (Marŝu Plu, Bahama Lando)
  Barejno Bahrainona (Nia Barejno)
  Bangladeŝo Amar Shonar Bangla (Mia ora Bengalo)
  Barato Ĝana Gana Mana (Vi, la reganto de ĉiuj mensoj)
  Barbado In Plenty and In Time of Need (Dum Multhava kaj Malhava Tempoj)
  Belorusio My, biełarusy (Ni, belorusoj)
  Belgio La Brabançonne (La kanto de Brabanto)
  Belizo Land of the Free (Lando de la liberuloj)
  Benino L'Aube Nouvelle (La nova tagiĝo)
  Birmo Kaba Ma Kyei (Ĝis la fino de la mondo)
  Bocvano Fatshe leno la rona (Estu Beata, ĉi tiu Lando Nobla)
  Bolivio Himno Nacional de Bolivia (Nacia Himno de Bolivio)
  Bosnio kaj Hercegovino Intermeco
  Brazilo Hino nacional do Brasil (Brazila Nacia Himno)
  Britio God Save the Queen (Dio protektu la Reĝinon)
  Brunejo Allah Peliharakan Sultan (Alaho benu la sultanon)
  Bulgario Mila Rodino (Kara Patrujo)
  Burkino Une Seule Nuit (Unu sola nokto)
  Burundo Burundi Bwacu (Nia Burundo)
  Butano Druk tsendhen (La Reĝlando de Tondrodrako)
  Centr-Afrika Respubliko La Renaissance (La Renaskiĝo)
  Ĉado La Tchadienne (La kanto de Ĉado)
  Ĉeĥio Kde domov můj (Kie estas hejmo mia?)
  Ĉilio Himno Nacional de Chile (Nacia Himno de Ĉilio)
  Ĉinio Yìyǒngjūn Jìnxíngqǔ (La Marŝo de la Volontuloj)
  Danio Der er et yndigt land (Jen estas ĉarma lando)
  Dominika Respubliko Nacia himno de Domingo
  Dominiko Isle of Beauty, Isle of Splendour (Insulo de Belo, Insulo de Pompo)
  Ebura Bordo L'Abidjanaise (Kanto de Abiĝano)
  Egiptio Biladi, Biladi, Biladi (Mia lando, mia lando, mia lando)
  Ekvadoro Salve, Oh Patria (Saluton, ho Patrujo)
  Ekvatora Gvineo Caminemos pisando las sendas de nuestra inmensa felicidad (Ni iru la vojon de nia granda feliĉo)
  Eritreo Ertra, Ertra, Ertra (Eritreo, Eritreo, Eritreo)
  Estonio Mu isamaa, mu õnn ja rõõm (Mia patrujo, mia feliĉo kaj ĝojo)
  Etiopio Wodefit Gesgeshi, Widd Innat Ityopp'ya (Marŝu antaŭen, kara patrino Etiopio)
  Fiĝio Blessing Grant, O God of Nations (Donu benon al Fiĝio, Dio de l' nacioj)
  Filipinoj Lupang Hinirang (Elektita Lando)
  Finnlando Maamme (Nia lando)
  Francio Marseljezo
  Gabono La Concorde (La Konkordo)
  Gambio For The Gambia Our Homeland (Por Gambio Nia Hejmlando)
  Ganao God Bless Our Homeland Ghana (Dio Benu Nian Hejmlandon Ganaon)
  Germanio Das Deutschlandlied (La kanto de l' germanoj)
  Grekio Imnos is tin Eleftherian (Himno je la libero)
  Grenado Hail Grenada (Saluton Grenado)
  Gujano Dear Land of Guyana, of Rivers and Plains (Kara Lando Gujana, Rivera kaj Palma)
  Gvatemalo Himno Nacional de Guatemala (Nacia Himno de Gvatemalo)
  Gvineo Liberté (Libereco)
  Gvineo-Bisaŭo Esta É a Nossa Pátria Bem Amada (Tio estas nia amata hejmlando)
  Ĝibutio Djibouti (Ĝibutio)
  Haitio La Dessalinienne (La kanto de Dessalines)
  Hispanio Marcha Real (Reĝa Marŝo)
  Honduro Himno Nacional de Honduras (Nacia Himno de Honduro)
  Hungario Himnusz (Himno)
  Indonezio Indonesia Raya (Granda Indonezio)
  Irako Mawtini (Mia Patrujo)
  Irano Sorud-e Melli-je Ĝomhuri-je Eslami-je Iran (Nacia Himno de la Islama Respubliko Irano)
  Irlando Amhrán na bhFiann (La kanto de soldato)
  Islando Lofsöngur (Himno)
  Israelo Hatikva (Espero)
  Italio Il Canto degli Italiani (La kanto de la italoj)
  Jamajko Jamaica, Land We Love (Jamajko, lando kiun ni amas)
  Japanio Kimi Ga Jo (Via Regado)
  Jemeno Unuiĝinta Respubliko
  Jordanio As-Salam al-Malaki al-Urduni (Pacon al la Reĝo de Jordanio)
  Kaboverdo Cântico da Liberdade (Kanto de la Libereco)
  Kamboĝo Nokoreach (Majesta Reĝlando)
  Kameruno Ô Cameroun, Berceau de nos Ancêtres (Ho Kameruno, Lulilo de niaj Prauloj)
  Kanado O Canada (Ho Kanado)
  Kartvelio Tavisupleba (Libero)
  Kataro As-Salam al-Amiri (Pacon al Amir)
  Kazaĥio Meniñ Qazaqstanım (Mia Kazaĥio)
  Kenjo Ee Mungu Nguvu Yetu (Ho Dio de tuta kreaĵaro)
  Kipro Imnos is tin Eleftherian (Himno je la libero)
  Kirgizio Nacia himno de Kirgizio
  Kiribato Teirake Kaini Kiribati (Ekstaru Kiribato)
  Kolombio Nacia Himno de Kolombio
  Komoroj Udzima wa ya Masiwa (La Unio de la Grandaj Insuloj)
  Respubliko Kongo La Congolaise (La kanto de Kongo)
  Demokratia Respubliko Kongo Debout Congolais (Leviĝu Konganoj)
  Kroatio Lijepa naša domovino (Bela nia patrujo)
  Kostariko Himno Nacional de Costa Rica (Nacia himno de Kostariko)
  Kubo Himno de Bayamo
  Kuvajto Al-Nasheed Al-Watani (Nacia Himno)
  Laoso Pheng Xat Lao (Himno de la laosa popolo)
  Latvio Dievs, svētī Latviju (Dio, benu Latvion)
  Lesoto Lesotho Fatse La Bontata Rona (Lesoto, la lando de niaj patroj)
  Libano Kulluna lil-Watan lil-Ula lil-Alam (Ĉiuj ni! Por niaj Patrujo, Flago kaj Gloro)
  Liberio All Hail, Liberia, Hail! (Ĉiuj salutu, Liberion salutu)
  Libio Libio, Libio, Libio
  Liĥtenŝtejno Oben am jungen Rhein (Supre ĉe l' juna Rejn')
  Litovio Tautiška giesmė (Nacieca himno)
  Luksemburgo Ons Hémécht (Nia Hejmlando)
  Madagaskaro Ry Tanindrazanay malala ô (Ho nia amata pralando)
  Malajzio Negaraku (Mia lando)
  Malavio Mulungu dalitsa Malaŵi (Dio benu Malavion)
  Nord-Makedonio Denes nad Makedonija (Hodiaŭ super Makedonio)
  Maldivoj Gaumii salaam (Nacia saluto)
  Malio Pour l’Afrique et pour toi, Mali (Por Afriko kaj por vi, Malio)
  Malto L-Innu Malti (La himno de Malto)
  Maroko Al-naŝid al-ŝarif (Himno Ŝerifa)
  Marŝala Insularo Forever Marshall Islands (Por ĉiam Marŝala Insularo)
  Maŭricio Motherland (Patrujo)
  Maŭritanio Nacia himno de Maŭritanio
  Meksiko Himno Nacional Mexicano (Nacia Himno de Meksiko)
  Federacio de Mikronezio Patriots of Micronesia (Patriotoj de Mikronezio)
  Moldavio Limba noastră (Nia lingvo)
  Monako Hymne Monégasque (Monaka himno)
  Mongolio Nacia himno de Mongolio
  Montenegro Oj, svijetla majska zoro (Ho, hela maja mateno)
  Mozambiko Pátria Amada (Patrujo Amata)
  Namibio Namibia, Land of the Brave (Namibio, Lando de la Bravuloj)
  Nauro Nauru Bwiema (Nauro, nia patrujo)
  Nederlando Wilhelmus (Vilhelmo)
  Nepalo Sajaun Thungā Phulkā (Centoj da floroj)
  Niĝero La Nigérienne (La kanto de Niĝero)
  Niĝerio Arise, O Compatriots (Leviĝu, ho sampatrujanoj)
  Nikaragvo Salve a ti, Nicaragua (Gloron al vi, Nikaragvo)
  Nord-Koreio Patriota Kanto
  Norvegio Ja, vi elsker dette landet (Jes, ni amas ĉi landon)
  Nov-Zelando God Defend New Zealand (Dio Defendu Nov-Zelandon)
God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)
  Omano As-Salam as-Sultani (Sultana saluto)
  Orienta Timoro Pátria (Patrujo)
  Pakistano Qaumi Tarana (Nacia Himno)
  Palaŭo Belau rekid (Nia Palaŭo)
  Panamo Himno Istmeño (Istma Himno)
  Papuo-Nov-Gvineo O Arise, All You Sons (Ho Leviĝu, Ĉiuj Filoj)
  Paragvajo Paraguayos, Républica o muerte! (Paragvajanoj, Respubliko aŭ morto!)
  Peruo Nacia Himno de Peruo
  Pollando Mazurek Dąbrowskiego (Mazurko de Dąbrowski)
  Portugalio A Portuguesa (La kanto de Portugalio)
  Ruando Rwanda Nziza (Belega Ruando)
  Rumanio Deșteaptă-te, române! (Vekiĝu, ho rumano!)
  Rusio Nacia Himno de la Rusia Federacio
  Salomonoj God Save Our Solomon Islands (Dio protektu niajn Salomonojn)
  Salvadoro Himno Nacional de El Salvador (Nacia Himno de Salvadoro)
  San-Marino Inno Nazionale della Repubblica (Nacia Himno de la Respubliko
  Sankta Lucio Sons and Daughters of Saint Lucia (Filoj kaj Filinoj de Sankta Lucio)
  Sankta-Kito kaj Neviso O Land of Beauty! (Ho Lando de Belo)
  Sankta Vincento kaj la Grenadinoj Saint Vincent, Land so beautiful (Sankta Vincento, Lando tiel belega)
  Samoo The Banner of Freedom (La Standardo de Libero)
  Santomeo kaj Principeo Independência total (Plena Sendependeco)
  Sauda Arabio As-Salam al-Malaki (La reĝa saluto)
  Senegalo Pincez tous vos koras, frappez les balafons (Premu ĉiujn viajn koraojn, frapu la balafonojn)
  Serbio Bože pravde (Dio justa)
  Sejŝeloj Koste Seselwa (Aliĝu ĉiuj sejŝelanoj)
  Sieraleono High We Exalt Thee, Realm of the Free (Alte ni Gloras Vin, Lando de la Liberuloj)
  Singapuro Majulah Singapura (Progresu Singapuro)
  Sirio Humat ad-Diyar (Gardantoj de la Hejmlando)
  Slovakio Nad Tatrou sa blýska (Super Tatro fulmas)
  Slovenio Zdravljica (Tosto)
  Somalio Qolobaa Calankeed (Gloru la Patrujon)
  Srilanko Sri Lanka Matha (Patrino Srilanko)
  Sud-Afriko Nacia himno de Sud-Afriko
  Sudano Nahnu Jund Allah Jund Al-watan (Ni estas la soldatoj de la Dio kaj de nia Patrujo)
  Sud-Koreio Nacia himno de Sud-Koreio
  Sud-Sudano South Sudan Oyee! (Sud-Sudano hura!)
  Surinamo God zij met ons Suriname (Dio kun nia Surinamo)
  Svazilando Nkulunkulu Mnikati wetibusiso temaSwati (Ho nia Di-sinjoro de la svazioj)
  Svedio Du gamla, du fria (Vi maljuna, vi libera)
   Svislando Svisa psalmo
  Taĝikio Surudi milli (Nia amata lando)
  Tajlando Phleng Chat (Nacia Himno)
  Tanzanio Mungu ibariki Afrika (Dio benu Afrikon)
  Togolando Salut à toi, pays de nos aïeŭ (Saluton al vi, lando de niaj prauloj)
  Tongo Ko e fasi 'o e tu'i 'o e 'Otu Tonga (Kanto de la reĝo de Tongo-insuloj)
  Trinidado kaj Tobago Forged from the Love of Liberty (Forĝita el la Amo de Libero)
  Tunizio Himat Al Hima (Defendantoj de la Patrujo)
  Turkio İstiklâl Marşı (Marŝo de Sendependeco)
  Turkmenio Garaşsyz, Bitarap Türkmenistanyň Döwlet Gimni (Nacia Himno de Sendependa Neŭtrala Turkmenio)
  Tuvalo Tuvalu mo te Atua (Tuvalo por Dio)
  Ugando Oh Uganda, Land of Beauty (Ho Ugando, Lando de Belo)
  Ukrainio Ŝĉe ne vmerla Ukraina (Ankoraŭ ne mortis Ukrainio)
  Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Īschī Bilādī (Longe vivu mia nacio)
  Urugvajo Himno Nacional Uruguayo (Urugvaja Nacia Himno)
  Usono The Star-Spangled Banner (La Stelplena Standardo)
  Uzbekio Nacia himno de Uzbekio
  Vanuatuo Yumi, Yumi, Yumi (Ni, Ni, Ni)
  Venezuelo Gloria al Bravo Pueblo (Gloron al la Brava Popolo)
  Vjetnamio Tiến quân ca (La Marŝkanto)
  Zambio Stand and sing for Zambia, proud and free (Stariĝu kaj kantu por Zambio, fiera kaj libera)
  Zimbabvo Simudzai Mureza WeZimbabwe (Estu Benita la lando Zimbabvo)

Himnoj de aliaj landoj kaj teritorioj redakti

La listo inkluzivas himnojn de fakte sendependaj ŝtatoj, kiuj ne estas membroj de Unuiĝintaj Nacioj. Pluraj el ili havas malgrandan aŭ nenian rekonon de la internacia komunumo. Iujn el ili oni trovas partoj de la supre listigitaj landoj.

Lando Titolo de la himno
  Abĥazio Aiaaira (Venko)
  Ĉednestrio Himno de Ĉednestrio
  Kosovo Eŭropo (himno)
  Montara Karabaĥo Azat u ankakh Artsakh (Libera kaj sendependa Arcaĥo)
  Turka Respubliko Norda Kipro İstiklâl Marşı (Marŝo de Sendependeco)
  Palestino Fida'i (Mia redempto)
  Somalilando Samo ku waar (Vivu longe en paco)
  Sud-Osetio Nacia Himno de Sud-Osetio
  Tajvano (Respubliko Ĉinio) San Min Ĉu-i (La Tri Principoj de la Nacio)
Himno de la Nacia Flago
   Vatikanurbo Inno e Marcia Pontificale (Himno kaj Marŝo Pontifika)

Himnoj de dependaj teritorioj kaj regionoj redakti

Lando Titolo de la himno
  Andaluzio Himno de Andaluzio
  Anglio God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)
Land of Hope and Glory (Lando de espero kaj gloro)
And did those feet in ancient time (Pratempe en Anglujo ĉu)
  Balearoj La Balanguera (nur Majorko)
  Bretonio Bro gozh ma zadoù (Antikva lando de miaj patroj)
  Curaçao Himno di Kòrsou
  Eŭskio Nacia himno de Eŭskio
  Ferooj Tú alfagra land mítt (Ho, mia plej kara lando)
  Flandrio De Vlaamse Leeuw (La flandra leono)
  Galegio Os Pinos (La pinoj)
  Groningen Grönnens laid (La kanto de Groningen)
  Gronlando Nunarput utoqqarsuanngoravit (Nia lando, kiu fariĝis do malnova)
  Ĝibraltaro God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)
Ĝibraltara Himno
  Kantabrio Himno a la Montaña (Himno al la Monto)
  Katalunio Els Segadors (La Agristoj)
  Kajmana Insularo Beloved Isles Cayman (Amataj Insuloj Kejmanaj)
  Kimrio Hen Wlad Fy Nhadau (Lando de miaj patroj)
  Kornvalo Bro Goth Agan Tasow (Antikva lando de niaj patroj)
  Aŭtonoma Respubliko Krimeo Himno de Krimeo
  Kukinsuloj Te Atua Mou E (Dio estas vero)
  Mankso O Land of Our Birth (Ho Lando de Nia Naskiĝo)
  Porto-Riko La Borinqueña
   Skotlando The Flower of Scotland (Floro de Skotlando)
Scotland the Brave (Skotlando Brava)
  Tatario Himno de Tatario
  Turkoj kaj Kajkoj God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)
  Valo de Kaŭko Himno al Valle del Cauca
  Valonio Le chant des Wallons (La kanto de la valonoj)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti