Mohammad-Taki Bahar
irana poeto kaj klerulo
(Alidirektita el Mohammad-Taqi Bahar)
Mohammad-Taki Bahar (perse محمدتقی بهار; ankaŭ latinliterigita kiel Mohammad-Taqi Bahar, Mohammad-Taghi Bahar aŭ kun diakritaj signoj Mohammad-Taqí Bahār; naskiĝis la 6-an de novembro 1884 en Maŝhado, mortis la 22-an de aprilo 1951 en Teherano), vaste konata kiel Malek o-Ŝo'arā (perse ملکالشعراء) respektive Malek o-Ŝo'arā Bahār (laŭvorte: "la reĝo de poetoj"), estas fama irana poeto kaj klerulo, kiu ankaŭ estis politikisto, ĵurnalisto, historiisto kaj profesoro pri literaturo. Kvankam li estis 20-a-jarcenta poeto, liaj poemoj estas sufiĉe tradiciaj kaj havas forte naciisman karakteron. Multas en ili aludoj al la persa mitologio.
Mohammad-Taki Bahar | ||
---|---|---|
Member of the Islamic Consultative Assembly | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-an de novembro 1886 en Maŝhado | |
Morto | 21-an de aprilo 1951 (64-jara) en Teherano | |
Mortis pro | tuberkulozo [#] | |
Lingvoj | persa [#] | |
Ŝtataneco | Irano [#] | |
Partio | Revival Party [#] | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • politikisto • ĵurnalisto • historiisto • literaturisto • tradukisto • eseisto • verkisto • universitata instruisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Eksteraj ligilojRedakti
- retejo pri li (perse kaj france)