La Monakejo Santa Jakobo (germane: Kloster St. Jakob) en Pegau estis benediktana kaj estas nun pereinta. Temis pri unu el la plej malnovaj monakejoj de Saksio. Ĝi famiĝis per Annales Pegaviensis el la 1155-a jaro, mezepoka historiskribaĵaro.

Cenotafo de la fondinto de la monaĥejo, margrafo Wiprecht, kiu troviĝis en la monaĥeja kirko

Historio redakti

La margrafo de Meißen kaj de Luzacio Wiprecht von Groitzsch fondis ĝin en la jaro 1091-a. Li volis havi dinastian monakejon kiu servu ankaŭ maŭzolee. En 1096 estis konsekro. Post la morto de la unua abato Bero († 1100) iĝis Windolf († 1.5.1156 en Schkölen) la posteulo (1101–1150). Windolf estis estinta antaŭe konventestro ĉe Sanktaj Marateno, Aŭreo kaj Justino en Heiligenstadt kaj lernejestro en Corvey. Windolf ekflorigis la monakejon ekonomie kaj misie: de tie ĉi faritis la misiado de la eostaj kolonioj en la direkto de la rivero Mulde. La unuaj setlantoj venis laŭ perado de Wiprecht la 2-a el Frankonio. Tiu suvereno iĝis post vundiĝo brula en 1124 mem monako. En la jaro 1155 verkitis samloke la jam menciitaj Analoj de Pegau fare de anomina monako.

Unuan sortobaton suferis la monakejo en la jaro 1156-a per fajrego, kiu detruis ĉion krom la dormejegon. Sed jam en 1160 konsekritis la rekonstruita kirko fare de episkopo Johano la 1-a de Merseburg. En la jaro 1172 renovigitis de imperiestro Frederiko la 1-a la rajtoj je monfarado kaj bazarokazigo, kio sekurigis daŭre la gravecon ekonomian de la monakejo

La abato Siegfried von Reckin (1184-1224) atingis la regajnon de la privilegio de nedependo de la episkoplando Merseburg, do la rektan submetiĝon al Romo. Tiun ĉi privilegion havis jam la fondintoj. Sed en 1198, post la morto de imperiestro Henriko la 4-a, la monakejo submetitis al la Margraflando Meißen.

Margrafo Teodoriko la 4-a (Luzacio) detruis la monakejon post la batalo de Lucka (1307). Margrafo Frederiko la 2-a (Meißen) decidis en 1327 ke la dekanujo Borna etendiĝis kaj surloke kaj estu administrita de la monakejo. En la jaro 1502 ekplirajtis la urbo Pegau mem: ĝi ekz. akiris la superan tribunalecon fare de la monakejo. En 1522 la monakejo perdis la posedon de Borna. Borna en la kuro de Reformacio iĝis protestanta. 17 jarojn poste la sama sorto trafis ankaŭ Pegau kaj la monakejo sekulariĝis. En 1545 la princo-elektisto de Saksio Morico vendis la tuton al la urbo.

Kongreso farita en 1548, kiun partoprenis ankaŭ Filipo Melanktono kaj la naumburga episkopo Julius von Pflug, peru konsenton inter katolikoj kaj protestantoj. Sed vane; en 1556 la monakejo malkonstruitis kaj la cenotafo de Wiprecht von Groitzsch translokitis en la Kirkon Sankta Laŭrenco de Pegau.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kloster Pegau en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

  • Hans Patze: Die Pegauer Annalen, die Königserhebung Wratislaws v. Böhmen und die Anfänge der Stadt Pegau. JGMODtl 12, 1963
  • Thomas Vogtherr, Thomas Ludwig: Die Äbtereihe des Benediktinerklosters St. Jakob in Pegau. in: Neues Archiv für Sächsische Geschichte Bd. 69/1998, p. 1–23 (surrete)