Monaĥejo Raitenhaslach

Monaĥejo Raitenhaslach (germane: Kloster Raitenhaslach) estas iama abatejo de la cistercianoj en la vilaĝo Raitenhaslach apartenanta ekde 1978 al Burghausen, Germanujo. Post malkonstruo de multaj partoj dum sekularigo en 1803 la nuna konstruaĵaro estas nur malpli ol la duono de la iama fortimpresa komplekso.

Monaĥejo Raitenhaslach

LandoGermanio
Federacia landoBavario
Koordinatoj48° 7′ 42″ N, 12° 47′ 14″ O (mapo)48.1283659562212.78724281201Koordinatoj: 48° 7′ 42″ N, 12° 47′ 14″ O (mapo) [+]

Fondo1143
Malfondo1803

Monaĥejo Raitenhaslach (Bavario)
Monaĥejo Raitenhaslach (Bavario)
DEC
Monaĥejo Raitenhaslach
Monaĥejo Raitenhaslach
Map
Monaĥejo Raitenhaslach

Vikimedia Komunejo:  Kloster Raitenhaslach [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La klostro en verko de Anton Wilhelm Ertl kiu nomiĝas Churbaierischer Atlas de 1687

Historio redakti

Donacis la areon por la monaĥejo en 1145 grafo Wolfker de Tegerwac (Wasentegernbach) kaj la edzino Hemma. Disde la unua fondloko Schützing ĉe Alz (Marktl) kaj, en 1146 la tuto transferitis al Raitenhaslach. Tiu ĉi vilaĝo menciitis jam en 788 ĉe Notitia Arnonis kiel posedaĵo de la Episkoplando Salcburgo. Kaŭzo por translokigo estis certe la strategia klostropolitiko de lia episkopa moŝto Konrado la 1-a. La unuaj monakoj kiel ankaŭ la nur 30 jarojn aĝa abato Gero originis el la Imperia abatejo Salem kaj regule venadis abatoj salem-aj vizitonte. Temis do verŝajne pri la unua filio de Salem se oni malkonsideras la tri intermezajn jarojn en Schützing.

Idealis Raitenhaslach ankaŭ por la tipe cistercianaj lageta kaj agrikultura ekonomioj pro la situo en akvoza regiono. La cistercianoj estis vegetaranoj manĝantaj fiŝojn. Eĉ hodiaŭ en la ĉirkaŭaĵo de Raitenhaslach troviĝas multaj fiŝlagetoj. Krom per agrikulturado kreskis la posedaĵaro raitenaslach-a ankaŭ danke al multaj donacoj kaj aĉetoj. Apartenis al la monakoj ne malmultaj je tributdono devigitaj vilaĝoj proksime kaj malproksime. Unu vitejo troviĝis ekzemple en la hodiaŭa Malsupra Aŭstrio. Grandaj partoj de la hodiaŭ en Supra Aŭstrio situanta Weilhart-forsto ankaŭ estis sub monakeja posedo kiel ankaŭ kelkaj kirkoj ĉe Altötting kaj la paroĥujoj Burghausen, Halsbach, Niederbergkirchen, Hadersdorf am Kamp kaj Ostermiething.

Post la plifortiĝo de la vitelsbaĥaj dukoj rezidantaj en la najbara kaj giganta Kastelo Burghausen la influo de Salcburgo pli kaj pli repuŝiĝis. Pro politikaj kialoj la Vitelsbaĥoj transprenis la rolon de zorgantoj pri la monaĥejo. Situis la monaĥejo en la landlima zono inter ilia teritorio kaj la salcburga episkopujo: eĉ hodiaŭ nomiĝas suda kvartalo de Burghausen Hadermark, do lando de kvereloj. En 1258 ricevis la monaĥejo la privilegiojn de kortega markio (Hofmark) ligote tiel por longa tempo al la vitelsbaĥa potenco. En la 15-a jarcento servis la monaĥeja preĝejo ankaŭ por entombigo de la duka familio de Burghausen. Je la fino de la 15-a kaj en la komenco de la 16-a jarcento apogis la monaĥojn de Raitenhaslach tre multege duko Ludoviko la 9-a (Bavario). Li ekster tio arde kontraŭbatalis ĉiujn movadojn reformaciemajn.

En la kuro de la jarcentoj la monaĥejo plurfoje alikonstruitis kaj pligrandigitis. Tre fervore kaj ageme realigis siajn ideojn la arkitektoj en la unua duono de la 18-a jarcento. Tiam ricevis la klostra preĝejo sian nunan formon okaze de la datreveno 600-a de la fondiĝo. Tiam fariĝis ankaŭ ĝia barokiĝo. La fasadon faris fine en 1751/52 arkitekto el Trostberg, Franz Alois Mayr. Modela formo de cisterciana konvento tamen konserviĝis perfektie ĝis la komenco de la 18-a jarcento.

En 1803 la monaĥejo neniigitis en la kuro de sekularigo. Ĉar la konstruaĵoj estis por pure privata uzo multe tro grandaj la oficistoj de ministro Maximilian Joseph von Montgelas konfrontiĝis al problemo. Malgraŭ specialaj ofertoj je ridinde malaltaj prezoj troviĝis nur por ekonomie tuj lukraj partoj (ekz. la bierfarejo) aĉetantoj. Sekve la plejparto de la nevendeblaj konstruaĵoj barbare malkonstruitis. La relative nova biblioteka alo de 1785, la refektorio kaj la t.n. Matematika turo malaperis. La aliaj monaĥejeroj kun la plejparto de la mebloj kaj ekipaĵoj aŭkcie venditis. La ne nur laŭ hodiaŭaj taksoj altvalora libraro de la biblioteko donitis al komercantoj de uzitaj paperoj je prezo kalkulita laŭkilograme. Nobeloj kaj riĉaj burĝoj akiris la meblojn, kamparanoj el la ĉirkaŭaĵo la terenkultivilojn. La preĝejo iĝis paroĥa en 1806 dume la restaĵoj de la monaĥejaj domoj servis kiel paroĥestrejo, lernejo, bierfarejo, gastejo, loĝejoj de privatuloj.

Listo de abatoj redakti

Fonto:[1]

  1. Gero, 1143–1153
  2. Adelbert (Albero), 1170, 1180
  3. Conrad I., 1183, 1184
  4. Otto, 1190
  5. Richer, 1195, 1198
  6. Conrad II., 1203
  7. Berthold, 1207
  8. Conrad III., 1211, 1224
  9. Dietmar, 1239, 1240
  10. Walther, 1242, 1257
  11. Heinrich I., 1259, 1261
  12. Rudolf, 1262, 1264
  13. Conrad IV. Hallerbrucker, 1268–1297
  14. Friedrich I., 1297–1302
  15. Ulrich I., 1302–1307
  16. Gebhard Kalb, 1307–1311
  17. Ilsunk, 1311–1329
  18. Heinrich II. Oelar, 1329–1338
  19. Ulrich II. Stempfer, 1338, 1350
  20. Friedrich II. Vischböck, 1351, † 1356
  21. Jacob, 1362, † 1364
  22. Wilhelm Schrank, 1364 – um 1367
  23. Andreas, 1367–1368
  24. Seyfried, 1368–1376
  25. Johannes I., 1376–1379
  26. Johannes II. Stempfer, 1379–1407; ricevis en 1387 pontifikajn signojn
  27. Johann III. Zipfler, 1407–1417
  28. Johann IV. Pflug, 1417–1438
  29. Leonhard Schellensteiner, 1438–1445
  30. Georg I. Schnappinger, 1445–1464
  31. Ägid Steiner, 1464–1474
  32. Johann V. Holzer, 1474–1483
  33. Georg II. Lindtmayr, 1483–1498
  34. Johann VI. Guetgeld, 1498–1502
  35. Ulrich III. Moltzner, 1502–1506
  36. Georg III. Wankhauser, 1506–1526
  37. Christoph I. Fürlauf, 1526–1553
  38. Sebastian Harbeck, 1553–1569
  39. Wolfgang Manhauser, 1569–1590
  40. Matthias Stoßperger, 1590–1601
  41. Philipp Perzel, 1602–1620
  42. Christoph II. Mayrhofer, 1621–1624
  43. Daniel Adam von Rembold, 1624–1640
  44. Johann VII. Molitor, 1640–1658
  45. Johann VIII. Lanzinger, 1658–1670
  46. Gerhard Hoeß, 1670–1676
  47. Malachias Lachmayr, 1676–1688
  48. Candidus Wenzl, 1688–1700
  49. Emmanuel I. Scholtz, 1700–1733
  50. Chilian Waltenberger, 1733–1734
  51. Robert Pendtner, 1734–1756
  52. Abundus Tschan, 1756–1759
  53. Emmanuel II. Mayr, 1759–1780
  54. Theobald Weißenbach, 1780–1792
  55. Emmanuel III. Rund, 1792–1801
  56. Ausanius Detterle, 1801–1803, † 1829

Nuntempe redakti

En 2003 aŭkcie aĉetis la tuton la urbo Burghausen. Bierfarado kiu estis atestita jam ekde 1313, estis ĉesigita (fakte la bierfarada procezo mem jam antaŭe ne plu okazis surloke!). En 2004 la gastejon akiris privata entreprenisto. Hodiaŭ krom la preĝejo - baroka juvelaĵo kun romanika kerno - konatas ankaŭ la t.n. Papa salono kaj antaŭ ĉio Ŝtona salono fare de turistoj. Pro ke la tuto estas en publika posedo oni ja rajtas viziti ĉion - la unuan fojon ekde 1803.

 
TUM-Akademia centro ĉe la prelata zono

En la 4.6.2016 la Teknologia Universitato Munkeno malfermis surloke la Akademicentron TUM.[2]

Bildoj de la kirko redakti

Fontoj redakti

  • Edgar Krausen (prilaboris): Regesten der Urkunden des Zisterzienserklosters Raitenhaslach 1351–1803. 2 Bände. Burghausen 1989–1990.
  • Wolfgang A. Herrmann (eld.): Raitenhaslach. Ort der Begegnung und Wissenschaft. Franz Schiermeier-Verlag, München 2011, ISBN 978-3-9814521-0-5.

Literaturo redakti

  • Wolfgang Hopfgartner: St. Georg – Raitenhaslach: Ehemalige Zisterzienserabteikirche. Passau 2005.
  • Wolfgang Hopfgartner: 850ste Wiederkehr der Besiedelung des ehemaligen Zisterzienserklosters Raitenhaslach. Burghausen 1996.
  • Johann Dorner: Die Inschriften von Raitenhaslach vor dem Jahre 1805. Burghausen 1982.
  • Edgar Krausen: Pfarrkirche Raitenhaslach Landkreis Altötting – Diözese Passau. Ottobeuren 1974.
  • Fritz Demmel, Wolfgang Hopfgartner: Die Barockisierung der Klosterkirche Raitenhaslach. Zum 250. Jahrestag einer Bauphase. In: Oettinger Land. 13, 1993, p. 166–208.
  • Wolfgang Hopfgartner: Wappenschilde in der Klosterkirche Raitenhaslach. In: Oettinger Land. 30, 2010, p. 298–338.
  • Wolfgang Hopfgartner: Zur Baugeschichte des Klosters Raitenhaslach. In: Iris Lauterbach (Hrsg.): Klosterkultur in Bayern vor der Säkularisation – zwischen Heilsgeschichte und Aufklärung. (= Veröffentlichungen des Zentralinstituts für Kunstgeschichte in München. 28). München 2011, p. 81–96.
  • Paul Huber: Die Hauptfassade der ehemaligen Klosterkirche von Raitenhaslach. Zur Veränderungsgeschichte und denkmalpflegerischen Behandlung. In: Iris Lauterbach (Hrsg.): Klosterkultur in Bayern vor der Säkularisation – zwischen Heilsgeschichte und Aufklärung. (= Veröffentlichungen des Zentralinstituts für Kunstgeschichte in München. 28). München 2011, p. 67–80.
  • Hans Lange: „Ein Closter, nit ein Pallast“. Raitenhaslachs Architektur im 18. Jahrhundert als Zisterzienserstift und kurbayerisches Prälatenkloster. In: Iris Lauterbach (Hrsg.): Klosterkultur in Bayern vor der Säkularisation – zwischen Heilsgeschichte und Aufklärung. (= Veröffentlichungen des Zentralinstituts für Kunstgeschichte in München. 28). München 2011, p. 38–66.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Michael Hartig: Die oberbayerischen Stifte. Band I: Die Benediktiner-, Cisterzienser- und Augustiner-Chorherrenstifte, München 1935, p. 113.
  2. Informoj ĉe raitenhaslach.tum.de

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kloster Raitenhaslach en la germana Vikipedio.