Murony (muronj) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Békés (urbo). La slava vorto signifas formikejo.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj (la ĉefvojo preteriras), laŭ fervojo Budapeŝto-Békéscsaba. La komunumo troviĝas inter urboj Békéscsaba, Mezőberény kaj Békés.

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, kuprepoko, de skitoj, keltoj, sarmatoj. La unua mencio devenis el 1295. Apude troviĝis terfortikaĵo. La loĝantaro rifuĝis, kiam la turkoj alvenis. La kampoj longe apartenis al urbo Békés. En 1861 kapelo omaĝe al Sankta Anna, en 1932 lernejo, en 2002 preĝejo konstruiĝis. Ĝis 1950 la loko apartenis al Békés, havanta la nomon Békésföldvár (=terfortikaĵo Békés), poste ĝi memstariĝis laŭ nomo Murony. Dum la socialismo ŝtata bieno, krome kolĥozoj pri Konstitucio kaj Rákóczi funkciis. La loĝantaro okupiĝas pri terkultivo kaj bestbredado.

Ne menciitaj vilaĝservoj estas lernejo, poŝto, kuracejo.