Mursko Srediŝĉe
Mursko Srediŝĉe, kroate Mursko Središće, hungare Muraszerdahely estas urbo kaj samtempe centro de municipo en Kroatio, en provinco Međimurje. La nomo signifas Muramerkredoloko.
Mursko Srediŝĉe | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Kroatio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 40315 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 5 855 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 173 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 30′ N, 16° 26′ O (mapo)46.516.433333333333Koordinatoj: 46° 30′ N, 16° 26′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 167 m [+] | ||||
Areo | 33,9 km² (3 390 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mursko Središće [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 34 km²
- Loĝantaro: 7200
- Poŝtkodo: 40315
- Aŭtokodo: ČK
- Telefonprefikso: (+385) 040
Situo
redaktiLa urbo situas ĉe la dekstra bordo de Mura kun ponto kaj grava limpasejo), apud la landlimo kroata-slovena, apud ĉefvojo kaj fervojo Ĉakovec-Lendava. La hungara landlimo estas nur 3 kilometrojn for.
Historio
redaktiKomence romianoj loĝis tie. En 896 hungaraj triboj okupis la regionon kaj fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1334 pri la komunumo, kiu estis grava komerca stacio en 1477. Post la mezepoko la regiono apartenis al fronto inter turkoj kaj aŭstroj-hungaroj-kroatoj.
Fine de la 19-a jarcento la komunumo progresis, konstruiĝis ponto kaj fervojo. Komence de la 20-a j.c. oni trovis nafton, en 1901 en Eŭropo tie konstruiĝis la unua tubodukto. En 1910 loĝis 1474 da homoj (plej parte kroatoj). Ĝis 1920 la urbo apartenis al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Jugoslavio, fine al Kroatio, escepte inter 1941-1945, kiam rehungariĝis. Oni trovis karbonon en 1921, kiu nuntempe jam ne funkcias. La urbo prosperas el teksaĵfabriko, konstruindustrio, komercado kaj turismo.
Komunumoj pri szerdahely en Hungara reĝlando
redaktiLa vorto signifas: loko, kie merkrede okazis bazarado.
Alsószerdahely | Bodrogszerdahely | Dunaszerdahely | Felsőszerdahely | Kaposszerdahely |
Kisszerdahely | Kőszegszerdahely | Magyarszerdahely | Muraszerdahely | Nyitraszerdahely |
Szerdahely | Tótszerdahely |