Streda nad Bodrogom

Streda nad Bodrogom, hungare Bodrogszerdahely estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. La loknomo signifas: Merkredo super Bodrog aŭ pli longe loko ĉe Bodrog, kie oni butikumadas merkrede.

Streda nad Bodrogom
hungare: Bodrogszerdahely
municipo
Kastelo de familio Orosz
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Streda nad Bodrogom
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Trebišov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Ebenaĵo Orientslovaka ebenaĵo
Rivero Bodrog
Situo Streda nad Bodrogom
 - alteco 101 m s. m.
 - koordinatoj 48° 22′ 00″ N 21° 46′ 00″ O / 48.36667 °N, 21.76667 °O / 48.36667; 21.76667 (mapo)
Areo 22,633 km² (2 263,3 ha)
Loĝantaro 2 336 (31.12.2010)
Denseco 103,21 loĝ./km²
Unua skribmencio 1273
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 076 31
Telefona antaŭkodo +421-56
Aŭtokodoj TV
NUTS 543802
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Streda nad Bodrogom
Retpaĝo: www.stredanb.szm.sk
Portalo pri Slovakio
Katolika preĝejo de Streda nad Bodrogom
Kastela parko

Situo redakti

Streda nad Bodrogom situas sur ebenaĵo kaj iomete sur mildaj deklivoj, laŭ maldekstra bordo de Bodrog kun ponto, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Slovenské Nové Mesto-Ĉop. La kampoj sude tuŝas la hungaran landolimon, al Hungario nova vojo konstruiĝis sen kontrolejo ĉar ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen. Kráľovský Chlmec troviĝas 20 km.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, kuprepoko, bronzepoko, en la ferepoko skitoj, keltoj, pragermanoj kaj dakoj, fine antaŭ la hungaroj avaroj kaj slavoj vivis tie. La unua mencio skribe okazis en 1273 en formo „Zeredely”. Tiutempe la loko havis fortikaĵon. Post jarcento formiĝis du vilaĝoj: eklezia (tie estis templo) kaj foireja (tie okazis butikumado). Dum regado de Leopoldo la 1-a la vilaĝo iĝis kampurbo. En 1742 pesto, en 1831 ĥolero, en 1870 kaj en 1890 incendioj, en 1924 inundo okazis. La fervojo atingis la kampurbon en 1872. Tiutempe la komunumo havis la rangon anstataŭ kampurbo grandvilaĝo. En 1910 loĝis en Bodrogszerdahely (bodrogserdahej) 1561 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungario, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Királyhelmec. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko, dume inter 1938-1944 ĝi rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1943 la judoj estis deportitaj. Post jaro la ponto ekfunkciis, kiun la germanoj neniigis iom poste. La alveninta Ruĝa Armeo tuj deportis hungarojn por labori sklave. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj al Hungario, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Streda nad Bodrogom 2459 da homoj, (1476 hungaroj, 896 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Panoramo de Streda nad Bodrogom