Nándor Láng
Nándor LÁNG, laŭ hungarlingve kutima nomordo Láng Nándor estis hungara arkeologo, arthistoriisto, filologo, profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1936).
Nándor Láng | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de januaro 1871 en Deliblato |
Morto | 17-an de marto 1952 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkeologo klasika filologo |
Nándor Láng [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1871 en Hungara reĝlando en Deliblát (nuntempa Deliblato en Serbio). Li mortis la 17-an de marto 1952 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiNándor Láng frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1888-1894. Li ekinstruis en gimnazio jam en 1893, krome li studvojaĝis al Parizo. En 1908 li habilitis en universitato en Budapeŝto. Li instruis en universitato kiel katedrestro de Debrecen inter 1914-1932, krome li estis 2 jarojn ankaŭ rektoro. Li kelkfoje studvojaĝis al Italio, Grekio, Turkio. Li okupiĝis precipe pri Aquincum, Panonio. Li pensiuliĝis en 1932. Li ricevis memormedalon en 1942.
Verkaro (elekto)
redakti- Analecta ad latinitatis Hungarorum dictionarium (1892)
- A görög művészet története (Historio de la grka arto) (1905)
- A Dolichenus-kultusz emlékei (1923)
- A savariai Dolichenus-csoportozat (1944)