Németbánya
Németbánya [nEmetbAnja] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Pápa. La loknomo signifas: germana-minejo.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 90
- Poŝtkodo: 8581
- Telefonprefikso: 89
SituoRedakti
Németbánya situas inter arbaroj en montaro Bakony, fine de sakovojo.
HistorioRedakti
La hungara loĝantaro rifuĝis pro la turkoj. Post dominado de turkoj germanoj refondis la vilaĝon. Ili okupiĝis pri vitrofarado ĝis 1780.
En Németbánya migra poŝto servas.
VidindaĵojRedakti
- kapelo omaĝe al Sankta Marteno
- katolika preĝejo
- restaĵoj de dinosaŭroj: Hungarosaurus tormai, Bakonydraco
- turismaj vojetoj
- fiŝkaptista lago
FamulojRedakti
En Németbánya naskiĝis Sándor Nagy (pentristo).