Andrijan Grigorjeviĉ NIKOLAJEV (ruse Андриян Григорьевич Николаев; naskiĝis la 5-an de septembro 1929 en Ŝorŝeli, Ĉuvaŝio, Rusio, mortis la 3-an de julio 2004 en Ĉeboksari. Li estis rusia kosmonaŭto, aviada generalo, heroo de Soveta Unio.

Andrijan Nikolajev
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1929 (1929-09-05)
en Shorshely
Morto 3-an de julio 2004 (2004-07-03) (74-jaraĝa)
en Ĉeboksari
Mortokialo korinfarkto
Tombo Shorshely
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Chernihiv Higher Military Aviation School of Pilots • inĝeniera aerarmea akademio Ĵukovski
Subskribo Andrijan Nikolajev
Familio
Edz(in)o Valentina Tereŝkova
Infano Elena Tereshkova
Okupo
Okupo pilotokosmonaŭtoverkisto
vdr
Sojuz 9 sur porokaza poŝtmarko de 1971 de Sovetunio pri "424 horoj en Tera Orbito", kun Andrijan Nikolajev kaj Vitali Sevastjanov.

Li estis etna ĉuvaŝo el distrikto Mariinsko-Posadskij de Ĉuvaŝio. En 1947 li finis Mariinsko-Posadskij-an forstoteknikan lernejon kaj laboris kiel majstro de trusto "Juĵkarelles" en provizadoj de ligno en Karelio ĝis 1950, kiam li estis rekrutigita en la Sovetian armeon.

Dekomence li studis en kurso de aviadaj pafistoj, kaj en aŭgusto de 1951 estis akceptita en militaviadan lernejon. Post kiam li finis ĝin en 1954, li servis en aviadaj formacioj apud Moskvo.

En 1960 li estis envicigita en la taĉmenton de kosmonaŭtoj, trairis plenan kurson de preparado al flugoj sur ŝipoj de tipo "Vostok". Estis anstataŭanto de German Titov dum flugo de ŝipo "Vostok-2". Lia unua flugo en la kosmoŝipo Vostok-3 okazis de la 11-a ĝis la 15-a de aŭgusto 1962. La flugo daŭris 3 tagnoktojn, 22 horojn kaj 22 minutojn. Unuafoje estis plenumita grupa flugo de du pilotataj ŝipoj (Vostok-3 kaj Vostok-4). Post la flugo li daŭrigis preparadon en la taĉmento de kosmonaŭtoj, ekde 1963 ĝis 1968 estis komandanto de la taĉmento de kosmonaŭtoj.

En 1963 li edziĝis al la unua kosmonaŭtino Valentina Vladimirovna Tereŝkova. Sed interrompo de la ĉefa laboro li finis en 1968 Militaviadan inĝenieran akademion. En jaroj 1968-1974 li estis vicestro de Centro de preparado de kosmonaŭtoj. Li trairis preparadon laŭ la luna programo, estis komandanto de unu el la ŝipanaroj. Post malfermo de la sovetia luna programo li prepariĝis al flugoj sur ŝipoj de tipo "Sojuz", estis komandanto de dublanta ŝipanaro dum flugo de ŝipo "Sojuz-8" (oktobro de 1969). La 1-an -19-an de junio 1970 li faris sian duan flugon kiel komandanto de ŝipo "Sojuz-9". Ĝis tiu momento tio estis la plej longa kosma flugo. Post alteriĝo pro tio, ke la kosmonaŭtoj malmulte okupiĝis pri fizikaj trenadoj, aperis problemoj kun adaptado de organismo al teraj kondiĉoj. La kosmonaŭtoj malbone sin sentis, ne kapablis iri. Ĉi tiu stato ricevis en medicina literaturo nomon "la efekto de Nikolaev". La flugo daŭris dum 17 diurnoj 16 horoj 58 minutoj 55 sekundoj. Entute li troviĝis en la kosmaj flugoj dum 21 diurnoj 15 horoj 20 minutoj 55 sekundoj. En 1974 li estis nomumita unua vicestro de Centro de preparado de kosmonaŭtoj kaj servis en ĉi tiu ofico ĝis demisio.

Li estis deputito de Supera Soveto de Sovetunio ekde 6a ĝis 11a kunvoko, popola deputito de Rusio ekde 1990 ĝis 1993.

Li estas dufoje promociita kiel Heroo de Sovetunio kaj ricevis du ordenoj de Lenin, ordenon de Labora Ruĝa Standardo, ordenon de Ruĝa Stelo, medalojn, premiojn de multaj landoj. Per la nomo de Nikolaev estis nomata kratero sur la Luno.

Li estas aŭtoro de libroj "Ni renkontiĝu sur la orbito" kaj "La kosmo - vojo sen fino".

Li mortis en Ĉeboksari, kie li ĉeestis la 5-ajn Tutrusiajn kamparanajn sportajn ludojn. Li estas entombigita en la vilaĝo Ŝorŝeli, kie li naskiĝis.

La artikolo estis farita surbaze de [1] laŭ permeso de la aŭtoro.

Eksteraj ligiloj redakti