Nagykekeki [nadjkereki] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Berettyóújfalu. La loknomo signifas: granda-rada, sed pli frue signifis ronda arbaro.

Kastelo de Nagykereki

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Nagykekeki situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara-rumana landlimo, laŭ traira flankovojo, laŭ la fervojo Debrecen-Nagyvárad. Nuntempe la fervojo finiĝas en Nagykereki.

Historio redakti

Antaŭ la turkoj la setlejo estis ankaŭ biencentro kun burgo, kiu en 1592 trakonstruiĝis fortikaĵo. En 1604 la aŭstroj vane sieĝis ĝin. Tial la komunumo iĝis kampurbo. La fortikaĵo trakonstruiĝis baroka kastelo en 1782. En 1919 la rumanoj okupis la regionon. En 1920 la vilaĝo trovis sin ĉe la nova ŝtatlimo.

Nuntempe tie funkcias vigla rumana aŭtonomio. En la Kastelo de Nagykereki biblioteko kaj muzeo funkcias.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, klubo de maljunuloj, komuna kuirejo, kulturdomo, poŝto.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Nagykereki naskiĝis aktoro Dezső Vidor.