Dezső Vidor [deĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vidor Dezső estis hungara aktoro, reĝisoro, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Weisz [vejs].

Dezső Vidor
Persona informo
Naskonomo Weisz Dezső
Naskiĝo la  15-an de februaro 1870(nun 1870-02-15)
en Hungario Nagykereki (Hungario)
Morto la 17-an de aprilo 1945
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Rózsi Molnár
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisoro • theatre historian
vdr

Dezső Weisz [1] naskiĝis la 15-an de februaro 1870 en Nagykereki, li mortis la 17-an de aprilo 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dezső Vidor frekventis gimnazion en Nagyvárad, poste li akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1893. Post siaj studoj li province estis aktoro, reĝisoro, victeatrestro. Inter 1898 kaj 1901 li estis ĉefreĝisoro de Teatro Magyar, poste li havis postenon en Reĝa Operejo de Budapeŝto. Inter 1902-1908 li estis reĝisoro de la Operejo, inter 1908–1918 kaj 1922-1931 li estis sekretario samloke. Inter 1918-1922 li havis postenon en la ministerio. Ekde 1903 li instruis en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo, eĉ li estis ties lernejestro inter 1923-1936. Lia grava laboro estis kreo de memormuzeo de la Operejo en 1930, poste li estis ties zorganto ĝis 1944. Lia edzino estis Rózsi Molnár.

Liaj libroj redakti

  • A színészetről (grava studenta lernolibro, 1905)
  • A színpadi szerző és munkája (pionira verko, 1906)
  • A Magyar Királyi Operaház 25 éves története (1909)
  • Az Országos Színészegyesület színészképző iskolájának huszonöt éve, 1903–1928 (1928)

Liaj tradukaĵoj redakti

  • Weis: A lengyel zsidó (1902)
  • Smetana: Dalibor (1909)
  • Erlanger: Tessa (1911)
  • Mozart: Figaro házassága (1928)

Fontoj redakti