Narcís Monturiol i Estarriol

     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Monturiol kaj la patrinonomo estas Estarriol


Narcís Monturiol i Estarriol (naskiĝis la  28-an de septembro 1819(nun 1819-09-28) en Figueres Ĝirono kaj mortis la 6-an de septembro 1885 en Sant Martí de Provençals, Barcelono). Estis inĝeniero, intelektulo, presisto, eldonisto, artisto, politikisto kaj inventisto, al kiu oni ŝuldas la unuan submarŝipon meĥanike pelatan per karburilo.

Narcís
Narcís Monturiol ĉ. 1880
Narcís Monturiol ĉ. 1880
Persona informo
Naskiĝo la  28-an de septembro 1819(nun 1819-09-28)
en Figueres
Morto la 6-an de septembro 1885 (65‑jara)
en Sant Martí de Provençals, Barcelono
Tombo Poblenou Cemetery
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Cervera • Universitato de Barcelono
Parencoj Carmen Montoriol Puig
Okupo
Okupo inĝeniero • submariner • inventistoĵurnalistopolitikistoentreprenisto
Verkoj Ictineo I
Ictineo II
vdr

Biografio redakti

Inventisto, humanisto, defendante la sciencan progreson profite al plibonigo de vivkondiĉoj, li ankaŭ elstaris en arta, astronomia kaj filozofia kampoj. Li estis samideano de Anselm Clavé, Francesc Sunyer i Capdevila kaj Ildefons Cerdà.

Li naskiĝis en Figueres, en familio de menestroj (sia patro estis barelisto).

Li komencis medicinajn studojn en Cervera, kiun li decidis forlasi, sekve li studis juron en Barcelono, kie li diplomiĝis en 1845. Anstataŭ entrepreni la karieron, li dediĉis sian talenton al ideologia aktivismo kaj poste al scienco kaj teknologio.

Li estis unu el la plej aktivaj katalunaj intelektuloj de tiu tempo, aliĝis al la Respublika Partio, por agi kiel redaktisto de "El Republicano", kaj interesiĝis pri utopia socialismo. Li partoprenis en la "bullangues" (tumultoj) de Barcelono de la jaroj 1842 kaj 1843.

Li lernis la metion de la presado kaj en 1846 li fondis presejon kun amiko. Oni publikigis revuojn kaj broŝurojn, en kiuj li diskonigis siajn radikajn ideojn al favoro de feminismo, pacismo kaj komunismo. Li baldaŭ simpatiis kun la ideoj de Étienne Cabet, kun kiu li subtenis interrespondecon kaj estis entuziasma sekvanto. Li diskonigis ikarian utopion per siaj periodaĵoj, precipe la revuo "La Fraternidad" (1847), la unua periodaĵo komunista en Hispanio. En liaj paĝoj eldonis Hispana traduko de la romano de Cabet Voyage en Icarie kaj subtenis la katalunan partoprenon en la utopiaj komunumoj "Icària" kaj "Nova Icària" (patronis la ekspedicion de Joan Rovira en 1848, kiu iris kun Kabeto (Cabet) al Usono por fondi komunumon), Li ankaŭ fondis la revuon "La Madre de Familia" (La Familia Patrino) en 1846, en kiu li promesis "protekti virinojn de la tiraneco de homoj", kaj eldonis kun Joan Landa, la serion "Hombres i mujeres célebres de todos los tiempos" (Viroj kaj virinoj famuloj de ĉiuj epokoj).

En 1848 la hispana registaro fermis "La Fraternidad" kaj li ekziliĝis en Francio. Li revenis Barcelonon, danke al amnestio, en 1849, kaj fondis novan revuon, "El Padre de Familia", (La Patro de Familio), 1849-1850, sed la registaro malpermesis sian eldonan aktivismon kaj li direktis sian atenton al scienco kaj inĝenieristiko, dum, por postvivi, presis edukan materialon.

Pro liaj politikaj agadoj li rifuĝis en Cadaqués (1855), kie laboris kiel pentristo. Li tie observis la malfacilan kaj danĝeran laboron de la koralo-rikoltistoj, kaj pro tio li pripensis la eblojn de la subakva navigado. Kiam li revenis al Barcelono en septembro 1857 organizis kun amikoj la unuan komercan socion dediĉita al ĉi tiu tipo de navigacio en Hispanio, kun la nomo de Monturiol, Font, Altadill kaj kompanio.

En 1858 prezentis lian projekton en libreto titolita "El Ictíneo o barco-pez" (La Iktíneo aŭ fiŝa ŝipo).

La sia unua submarŝipo Ictineo I estis albordiĝita en la haveno de Barcelono la 28-an de junio 1859, kaj la unua navigacio okazis la 23an de septembro de tiu jaro, en la sama haveno. Antaŭ multaj publiko, inter kiuj estis akciuloj, aŭtoritatoj de la mararmeo kaj ĵurnalistoj, sukcesis navigi la ŝipon tute mergita dum du horoj kaj dudek minutoj, kaj malmergiĝis.

Poste, aliaj provoj ankoraŭ havis pli da prestiĝo kaj la registaro de la reĝino Izabela II promesis helpon, sed nur venis malfacilaĵojn malgraŭ la subteno de prestiĝaj personecoj. Li fine atingis sufiĉe da kapitalo por krei la kompanio "La Navegación Submarina" (La Submara Navigado) por disvolvi la Iktíneo II, kiu iom interesis al la altaj militaj instancoj. Ĉi tiu nova submarŝipo, kiu estis ekipita per anaerobia propulso-sistemo, estis lanĉita al la haveno de Barcelono la 2-an de oktobro 1864.

Malgraŭ ĉi tiuj sukcesoj, en 1867 lia kompanio bankrotis kaj, Monturiol decidis malmunti la submarŝipon kaj forlasi la projekton ĉar mankis subtenon.

En 1869 li skribis la unuan traktadon pri submara navigado, sub la titolo "Ensayo sobre el arte de navegar por debajo del agua" ( Eseo pri la Arto de la submara navigado), presita en 1891.

De 1868 li revenis al politika agado. Kiel membro de la Federacia Partio, li estis deputito de la Konstituciiga Asembleo de la Unua Hispana Respubliko (1873).

Iom poste, li estis nomumita direktoro de la Nacia Fabriko de Monero kaj Stampado, kun sidejo en Madrido, Pozicio, kiun li okupis dum la monatoj kiujn daŭris la respublika reĝimo kaj kie li establis procezon de ĝia inventado por produkti gluecan paperon pli rapide.

En 1882 li ankoraŭ publikigis ĵurnalon, "El Anunciador Financiero" (La Financista Anoncisto), Li mortis en 1885, ruinigita kaj tute forgesita, en Sant Martí de Provençals, malnova loĝantaro aldonita nuntempe al Barcelono, kie en la jaroj 1846 - 1847 grupo de katalunaj partianoj de Étienne Cabet fondis ikarianan komunumon. En 1972, liaj restoj estis transdonitaj al Figueres kaj entombigitaj en la sekcio de gravuloj ĉe la urba tombejo.

Inventoj redakti

La nomo de la submarŝipo Ictíneo estas formita el ΙΧΘΥΣ, fiŝo en la greka. Entute konstruita el ligno, ĝia 7 metrojn longa korpo, havas formon de fiŝo.

Aliaj inventoj estis maŝino por farado de dosierujoj, maŝino por fari cigaredojn (la ununura por li patentita, 1866), nutrado farita el saliko por kunikloj, proceduro de malvarma fabrikado de sapo, sinteza ŝua plandumo, likva gluo por ligno, koncentra ujo-cilindro por motorcilindroj, bitumeno por ŝuoj, aparato por akiri kopiojn de originalaj skribaĵoj aŭ desegnaĵoj, projektis tramo por Tarragona, planis preterportadon de akvo el la rivero Ter al Barcelono, rotacia ricevilo de vaporo, sistemo de konservado por viando, ktp.

Heredaĵo kaj omaĝoj redakti

Jaro 2009 estis proklamita "Jaro Monturiol" por festi la 150-an datrevenon de enakvigo de la submarŝipo Ictíneo en la haveno de Barcelono. En Figueres Narcís Monturiol estas konsiderata kiel la plej fama civitano post Salvador Dalí, la urbo alinomis laŭ lia nomo la straton kie li naskiĝis (antaŭe carrer Sant-Guillem), kaj sur la fasado de lia naskodomo, marmora tabulo memorigas tiu fakton.

Monumento, verko de skulptistoj Ricard Giralt kaj Enric Casanovas estis starigita, en lia memoro, en 1918 malsupre de la Rambla de Figueres.

Kolegio (IES) portas lian nomon[1].

En 1972 la mortintaj restaĵoj de Narcís Monturiol estis transigitaj al tombejo de Figueres, en la sektoron de famaj personecoj.

  • En Barcelono troviĝas du replikoj de submarŝipo Ictíneo I kaj II. Monumento staranta en kruciĝejo de avinguda Diagonal kaj carrer Girona, omaĝas al Monturiol. Mendita de Mutua Metalúrgica de Seguros en 1963, ĝi estas la verko de kataluna skulptisto Josep Maria Subirachs.
  • La hispana mararmeo donis lian nomon al tri el siaj submarŝipoj aĉetitaj el Usona mararmeo;
    • Narciso Monturiol (S-33) (1972) eksa USS Picuda (SS-382) (1943)[2].
    • SPS Narciso Monturiol (S-35) (1974) eksa USS Jallao (SS-368) (1943))[3].
  • La hispana poŝto dediĉis al li poŝtmarkon de 20 pesetoj en 1987, por celebri centjariĝon de lia morto.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Narcís Monturiol i Estarriol en la franca Vikipedio.

Aldono estas traduko de la kataluna Vikipedio