Natria cianido

kemia kombinaĵo
Natria cianido
Kemia strukturo de la
Natria cianido
3D Kemia strukturo de la
Natria cianido
Kemia formulo
NaCN
CAS-numero-kodo 143-33-9
ChemSpider kodo 8587
PubChem-kodo 8929
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solido kun
ioma odoro de migdalo
Molmaso 49,0072 g mol−1
Denseco 1,5955 g/cm3
Refrakta indico  1,452
Fandopunkto 563.7 °C (1,046.7 ; 836.9 K)
Bolpunkto 1,496 °C (2,725 ; 1,769 K)
Solvebleco
  • Akvo:48.15 g/100 mL (10 °C)
  • 63.7 g/100 mL (25 °C)
Mortiga dozo (LD50)
  • 6.44 mg/kg (rato, buŝa)
  • 4 mg/kg (ŝafo, buŝa)
  • 15 mg/kg (mamulo, buŝa)
  • 8 mg/kg (rato, buŝa)
Ekflama temperaturo Ne bruliva °C
Sekurecaj Indikoj
Risko R26/27/28 R32 R50/53
Sekureco (S1/2) S7 S28 S29
S45 S60 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
08 – Risko al sano 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H290, H300+310+330, H372, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P273, P280, P301+310, P302+352, P304+340, P310, P330
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria cianido estas la natria salo de cianida acido (HCN, en iuj naciaj lingvoj nomata "blua acido" aŭ "prusia acido" en aludo de specifa malhelblua koloro, kiun oni nomas "prusia"). La struktura formulo de natriocianido estas Na+ C≡N. La substanco en kutima tersurfaca temperaturo de inter 10 kaj 30 celsiusaj gradoj estas senkolora, higroskopia, kristala pulvoro, kiu iom odoras kvazaŭ amara migdalo aŭ ties oleo, respektive kvazaŭ oleo el aprikotaj kernoj. En kombino de acidaj substancoj, natria cianido disiĝas al la tre venena gaso hidrogena cianido:

  • NaCN + H2SO4 → HCN + NaHSO4

Tiu paŝo povas esti konscia ago kadre de kemia militado, malpermesita fare de la ĝeneva konvencio de 1925, sed ankaŭ povas okazi akcidente, kiel ekzemple kadre de la katastrofaj eksplodoj de 2015 en Tjanĝino: Tie pro eksplodoj liberiĝis granda kvanto de natria cianido, kiu simple pro la acideco de la aera humideco, kaj ankoraŭ pli forte pro kontakto kun pluvo, transformiĝis al hidrogena acido, sen ke necesus pli fortaj acidoj.