Nebersdorf
Nebersdorf, kroate Šuševo, hungare Ligvánd estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf, en municipo de Großwarasdorf.
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiOberpullendorf troviĝas je 5 km-oj.
La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1225 en latina formo "Villa Nygvan". En 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis la vilaĝon, poste kroatoj refondis ĝin. En 1910 vivis tie 1003 homoj, (869 kroatoj, 79 hungaroj). Ĝis 1921 Ligvánd apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto Felsőpulya, poste al Aŭstrio (inter 1938-1945 al Germanio).
Vidindaĵoj
redakti- klasikisma kastelo kun parko de familio Niczky [nicki] el la 1770-aj jaroj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj de 1670, en 1881 trakonstruita