Nehrovec
Nehrovec (ukraine Негровець (nehrovec), ruse Негровець (njegrovec), hungare Felsőkalocsa, slovake Negrovec) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Miĵgirja. La hungaroj uzis ankaŭ la nomon Negróc. Ankoraŭ unu vilaĝo apartenas al la municipo.
Nehrovec | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Ukrainio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 90042 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 456 (1910) [+] | ||
Loĝdenso | 2 333 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 28′ N, 23° 38′ O (mapo)48.46166666666723.640555555556Koordinatoj: 48° 28′ N, 23° 38′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 654 m [+] | ||
Areo | 0,624 km² (6 2.4 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nehrovets [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- 48° 27′ 36″ N 23° 39′ 36″ O / 48.46000 °N, 23.66000 °O (mapo)
- Areo: 1 km²
- Alto super marnivelo: 654 m
- Loĝantaro: 2230[kiam?]
- Poŝtkodo: 90042
- Telefonprefikso: 3146
- Aŭtokodo: AO
Situo redakti
Nehrovec situas en valo de rojo. Miĵgirja troviĝas 17 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1463. En 1657 la poloj detruis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Felsőkalocsa (felŝOkaloĉa) 1456 da homoj, rutenoj en majoritato, germanoj en minoritato. Ĝis 1920 Felsőkalocsa apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Ökörmező, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Nehrovec/Felsőkalocsa. Ekde 1945 Njegrovec apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵo redakti
- grekokatolika ligna preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo el la 18-a jarcento