Nekoř estas municipo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí en cismontaro Orlica montaro apud fluo de rivero Divoká Orlice (Sovaĝa Orlice), sude de valbaraĵo kaj hidroelektra centrejo Pastviny. En la vilaĝo estas pli malgranda akvujo, kies tasko estas stabiligi flukvanton sub la centrejo. Vivas ĉi tie 977 loĝantoj (2023). Al la vilaĝo apartenas ankaŭ vilaĝoj Bredůvka kaj Údolí.

Nekoř
germane Nekorsch
municipo
Nekoř
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nekoř
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Králíky
Historia regiono Bohemio
Montaro Suborlica montetaro
Valbaraĵo Pastviny
Rivero Divoká Orlice
Situo Nekoř
 - alteco 475 m s. m.
 - koordinatoj 50° 03′ 39″ N 16° 33′ 02″ O / 50.06083 °N, 16.55056 °O / 50.06083; 16.55056 (mapo)
Areo 10,94 km² (1 094 ha)
Loĝantaro 977 (2023)
Denseco 89,31 loĝ./km²
Unua skribmencio 1355
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 63
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580686
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nekoř
Retpaĝo: www.nekor.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mistrovice, Líšnice, Letohrad, Sobkovice, Šedivec, Studené, Pastviny kaj Lukavice.

Historio redakti

La tempon de la fondo de Nekoř ne eblas precize konstati. En fora pasinteco en ĉirkaŭrivera regiono de Divoká Orlice etendiĝis arbaroj. La tuta regiono apartenis en la 10-a jarcento al familio de Slavníkidoj, post ties pereigo al familio de Vršovcidoj kaj en la jaroj 1253 - 1278 al Přemysl Otakar la 2-a. Tiu ĉi reganto igis forhaki la arbarojn en konvenaj lokoj fondante vilaĝojn, kiujn li plejparte loĝigis de germanaj metiistoj, al kiuj li por longa tempo certigis avantaĝojn kaj privilegiojn.

Historie unuafoje Nekoř estas menciata en priskribo de Praga diocezo inter la jaroj 1344 - 1350. La historio de Nekoř estas propre la historio de Žampacha sinjorujo, al kiu Nekoř apartenis.

La vilaĝo havas nun plejparte agrikulturan karakteron. La tutan trionon de la vilaĝo kreas objektoj por refreŝigado. Nekoř estas por sia ĉelima situo elserĉata de turistoj por ekskursoj en Pollandon.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 758
18801 852
18901 942
19001 670
19101 851
19211 660
JaroLoĝantoj
19301 409
19501 014
19611 070
1970976
1980947
1991871
JaroLoĝantoj
2001895
2011909
2014933
2016933
2017946
2018946
JaroLoĝantoj
2019937
2020948
2021925
2022954
2023977

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

 
Preĝejo de sankta Nikolao

Baroka preĝejo de Sankta Nikolao estis konstruita en la jaro 1698 koste de grafo Karel Kolovrat Libštejnský. Ĝi situas meze de la tombejo ĉirkaŭ kiu estas barila muro. Blazono de familio Kolovrat estas ĝis nun super la portalo. La preĝejo estas ununava oblonga kun duoncirkle fermita presbiterejo, kun prisma turo antaŭ la okcidenta fronto. Vandoj de la navo estas membrigitaj per arkadoj. La navo estas platplafona, la presbiterejo estas volbita barele kun segmentoj.

Ekipaĵo estas rokoka el tempo ĉirkaŭ la jaro 1760. Sur ĉefaltaro estas bildo de Sankta Nikolao pentrita de Johano Worliček el la jaro 1846. Sur flankaj altaroj estas bildoj de Sankta Anna kaj Sankta Johano Nepomuka de J. Umlaf el la jaroj 1888 kaj 1890. En tombejo estas kripto de H. Schiktanz kun reliefo de B. Kafka el la jaro 1901.

Paroĥestrejo redakti

Duetaĝa paroĥestrejo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1800 troviĝas apud la preĝejo. Interne estas granda kalvaria vojo, repliko de kalvaria vojo el Kunvald, originaj bildoj el preĝejaj altaroj de Sankta Anna kaj Sankta Johano Nepomuka, bildoj Adorado de Tri Reĝoj kaj Naskiĝo de la Sinjoro.

Preĝejo de Ĉeĥoslovaka eklezio husana redakti

La preĝejo estas moderna konstruaĵo el tridekaj jaroj de la 20-a jarcento.

Statuoj redakti

  • Kalvario el la jaro 1811,
  • Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1724 situas apud ponto trans rivero Orlice
  • Sankta Triunuo estas el la jaro1818
  • Sankta Triunuo ĉe vojkruciĝo en Bredůvka devenas el la jaro 1847
  • Oriente de la preĝejo en kampoj troviĝas sabloŝtona kruco, starigita de familio Hubálek en la jaro 1892. Korpuso de Kristo mankas.