Tiu ĉi artikolo temas pri municipo. Pri samnomata rojo temas artikolo Nemecká (rojo).

Nemecká (hungare Garamnémetfalva, germane Deutschendorf an der Granestas) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. La historia hungara loknomo estis Nemec(z)ka. En la loknomoj nemec, német kaj deutsch signifas: germana. 2 vilaĝetoj apartenas al la municipo.

Nemecká
hungare Garamnémetfalva, germane Deutschendorf an der Granestas
municipo
Municipo Nemecká
Oficiala nomo: Nemecká
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Brezno
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horehronie
Montaro Malaltaj Tatroj
Parto(j) Dubová
Rivero Hron
Situo Nemecká
 - alteco 425 m s. m.
 - koordinatoj 48° 48′ 50″ N 19° 25′ 06″ O / 48.81389 °N, 19.41833 °O / 48.81389; 19.41833 (mapo)
Areo 24,630522 km² (2 463,05 ha)
Loĝantaro 1 845 (31.12.2010)
Denseco 74,91 loĝ./km²
Unua skribmencio 1281
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 976 97
Telefona antaŭkodo +421 48
Aŭtokodoj BR
NUTS 508829
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Nemecká
Retpaĝo: www.nemecka.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Nemecká situas en valo laŭ maldekstra bordo de Hron, laŭ traira flankovojo (trairanta la ponton tie estas ĉefvojo), laŭ fervojo Banská Bystrica-Brezno. La lasta urbo troviĝas 20, Banská Bystrica 23 km.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1281 en formo "Nempti". La fondintoj estis germanaj ministoj, kie ĉie serĉis ercojn. En 1828 loĝis tie 496 homoj en 62 domoj. En 1910 loĝis en Garamnémetfalva 607 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Brezno, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. Post la 1-a mondmilito brikofarejo kaj kalkoforno ekfunkciis. En 1945 la faŝistoj 900 homojn bruligis en la kalkoforno. En 2001 loĝis en Nemecká 1778 homoj (1734 slovakoj, 19 ciganoj, 17 ĉeĥoj, 3 hungaroj, po 2 germanoj kaj rusoj).

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti