CIA-malliberejoj

(Alidirektita el Nigrejo)

CIA-malliberejoj (aŭ Nigrejo laŭ la angla: Black site) estas - laŭ lingvaĵo de usonaj militistoj - sekreta prizono ekster Usono, kiu oficiale ne ekzistas.

Historio redakti

 
Sur la hindoceana insulo Diego Garcia troviĝis sekreta CIA-prizono. Post publika konigo pri ĝi en 2003, ĝi estis likvidita.

En 2003 evidentiĝis, ke Usono tenis nigrejon en la usona militbazo sur brita insulo Diego Garcia, kiu estis likvidita kiam ĝia ekzisto fariĝis konata.

Sed jam en 2002 Amnesty International (ai) riproĉis al Usono, teni tutan reton da tiaj prizonoj krom la jam konata instalaĵo en Golfo de Guantanamo, pri kies laŭleĝeco dekomence estis grandaj disputoj.[1][2]

Nur en 2006 la tiama prezidento George W. Bush konfirmis (malrekte), ke reto da tiaj prizonoj ekzistas.[3]

Internaciaj organizaĵoj kiel UN kaj pluraj naciaj registaroj diversfoje postulis, ke Usono rezignu pri tiaj prizonoj. La 22-an de januaro 2009 prezideanto Barack Obama ordonis la tujan fermon de ĉiuj prizonoj de CIA[4][5] kaj plie ordonis, ke ĉia pridemandado okazu en laŭleĝa maniero. [6] Tamen la prezidento ankoraŭ ne malpermesis al CIA, kaŝe forkapti eblajn teroristojn kaj deporti ilin en prizonoj de aliaj landoj, kiuj kunlaboras kun Usono (tiel nomata "eksterordinara ekstradicio").[7]

Malkovrado de la faktoj redakti

La situo de la prizonoj redakti

 
Landoj, kie troviĝas nigrejoj
  •  Usono kaj la suspektitaj nigrejoj de CIA
  •  Eksterordinaraj arestoj kredeble estis faritaj el tiuj landoj
  •  Prizonuloj kredeble estis transportitaj tra tiuj landoj
  •  Prizonuloj kredeble atingis tiujn landojn
  • fontoj: Amnesty International[8], en:Human Rights Watch, en:Black sites article on Wikipedia

    Arestitaj personoj redakti

    Oni taksas, ke komence, en la jaroj 2001/2002, estis ĉirkaŭ 3.000 enkarcerigitoj, la plimulto ĝis 2005 estis reliberigita. La taksado por 2005 estas ĉirkaŭ 1.000 enkarcerigitoj, 450 el ili en Guantanamo, la nombro daŭre pli reduktiĝas)

    • Ramzi bin al-Ŝaiba (ofte nomata: Ramzi Binalshibh), ŝtatano: Jemeno, kaptita: Pakistano (en aresto: ne sciata)
    • Ahmed Agiza, ŝtatano: Egiptio, kaptita: Svedio (kondamnita al 25 jaroj da prizono)
    • Hassan Mustafa Osama Nasr (ofte nomata: Abu Omar), ŝtatano: Egiptio, kaptita: Italio (en aresto: Egiptio)
    • Muhammad Haidar Zammar (aŭ: Mohammed Haydar Zammar), ŝtatano: Germanio, kaptita: Maroko (en aresto: Sirio)
    • Murat Kurnaz, ŝtatano: Turkio (konstante loĝis en Germanio), kaptita: Pakistano (liberigita post 5 jaroj - senkulpa)
    • Ibn al-Scheich al-Libi, ŝtatano: Libio, kaptita: Pakistano (en aresto: ne sciata)
    • Zacarias Moussaoui, ŝtatano: Francio, kaptita: Usono (vivlonga prizono)
    • Ahmed Quddus, ŝtatano: Pakistano, kaptita: Pakistano (en aresto: ne sciata)
    • Chalid Scheich Mohammed, ŝtatano: Pakistano, kaptita: Pakistano (en aresto: ne sciata)
    • John Walker Lindh, ŝtatano:USA, kaptita:Afghanistan (3 x lebenslänglich + 90 Jahre)
    • Sami Al-Haj, ŝtatano: Sudano, kaptita: Pakistano (en aresto: Guantánamo) (ellasita)
    • Mohammed al Zery, ŝtatano: Egiptio, kaptita: Svedio (ellasita)
    • Sulayman al Bahlul, ŝtatano: Jemeno (en aresto: Guantánamo)
    • Salim Ahmed Hamdan (→ Hamdan v. Rumsfeld), ŝtatano: Jemen, kaptita: Afghanistan (en aresto: Guantánamo)
    • David Matthew Hicks, ŝtatano: Aŭstralio, kaptita: Afganio (en aresto: Guantánamo)
    • Ibrahim Ahmed Mahmud al Kosi, ŝtatano: Sudano, kaptita: Afganio (en aresto: Guantánamo)
    • Khaled al-Masri, ŝtatano: Germanio, kaptita: Makedonio (senkulpa)
    • Jamal al Harith, ŝtatano: Britio, kaptita: Afganio (senkulpa)
    • Maher Arar, ŝtatano: Kanado, kaptita: Usono (senkulpa)

    Sekretaj prizonoj redakti

    Se la arestatoj troviĝus en Usono, ili havus certajn rajtojn laŭ la usona leĝaro (interalie: nur limigita tempo de aresto sen akuzo, rajto havi advokaton por defendi sin, ...). La militbazoj kie troviĝas la sekretaj prizonoj tamen ne estas sur usona grundo. Tial - laŭ argumentado de certaj juristoj - oni ne devas koncedi al la arestitoj la rajtojn de Usono. La enkarcerigataj estas tenataj sen kontakto al ekstera mondo, sen aliro al advokato. Ankoraŭ hodiaŭ (stato: 4-a Feb 2009) pli ol 280 arestatoj estas enkarcerigataj en Guantánamo.

    Relative frue la publiko sciiĝis pri prizono sur Diego Garcia. Personoj ankaŭ estas arestataj sur aliaj militbazoj. Plej ofte menciataj estas „salt pit“ kaj „dark prison“ en Afganio. En Eŭropo oni suspektas sekretajn prizonojn en „Szymany airports“ (Pollando), en flughaveno „Mihail Kogălniceanu“ (Rumanio) kaj „Camp Bondsteels“ (Kosovo). La homrajta organizaĵo Reprieve taksas, ke la nombro de personoj en sekretaj usonaj prizonoj povas atingi eĉ 27.000.[9]

    Jura procesado redakti

    • Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj ne kompetentas, ĉar Usono ne subskribis la kontrakton de ĝia instalado.
    • Usono rifuzas ekstradicii siajn civitanojn al Internacia krima kortumo en Hago kaj eĉ rezervas al si la rajton, liberigi usonanojn eventuale enkarcerigitajn en Nederlando per militistaj rimedoj.

    Bildoj redakti

    Vidu ankaŭ redakti

    Notoj kaj referencoj redakti

    1. Saar Echo, 7a Nov 2005
    2. Unterhalten USA geheime Gefängnisse? Arkivigite je 2009-02-13 per la retarkivo Wayback Machine (Ĉu Usono subtenas sekretajn prizonojn?) Nachrichten, 14a Jan 2006
    3. CIA betreibt Geheimgefängnisse (CIA subtenas sekretprizonojn). SPIEGEL ONLINE, 7a Sep 2006
    4. Executive Order Review and Disposition of Individuals Detained at the Guantanamo bay Naval Base and Closure of Detention Facilities vom 22.01.2009. globalsecurity.org (22. Januar 2009). Alirita 26a Jan 2009.
    5. Guantanamo wird innerhalb eines Jahres geschlossen. der Standard (22. Januar 2009). Alirita 22a Jan 2009.
    6. Executive Order Ensuring Lawful Interrogations vom 22.01.2009. globalsecurity.org (22. Januar 2009). Alirita 26. Januar 2009.
    7. Obama lässt der CIA ein Schlupfloch (Obama lasas elturneblon al CIA). Der Standard (2a Feb 2009). Alirita 2a Feb 2009.
    8. "Rendition" and secret detention: A global system of human rights violations, Amnesty International, 1 January 2006
    9. Mario de Queiroz: Questions in Portugal About CIA Flights to Guantánamo Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine, IPS, 4. April 2008

    Literaturo redakti

    • Seymor Hersh: Die Befehlskette. Vom 11. September bis Abu Ghreib. Rowohlt, Frankfurt 2004, ISBN 3-498-02981-9
    • Alfred McCoy: Foltern und foltern lassen. 50 Jahre Folterforschung und -praxis von CIA und US-Militär. Zweitausendeins, Frankfurt a.M. 2005, ISBN 3-86150-729-3

    Eksteraj ligiloj redakti