Niklas Holzberg

germana klasika filologo

Niklas HOLZBERG (naskiĝinta la 24-an de junio 1946 en Dillingen an der Donau) estas germana klasika filologo.

Post trapaso de la abiturienta ekzameno en 1967 je Oldenburg kaj soldatoservo dum 18 monatoj li fariĝis studento de klasika filologio. Li doktoriĝis en 1972, post defendo de la disertacio Menander. Untersuchungen zur dramatisĉen Technik, ĉe la universitato de Erlangen. En aŭtuno 1973 li ricevis la gimnazian instruadrajton; en februaro kaj marto 1974 li estis en Erlangen helpanto ĉe la DFG-laborejo Sangsprüche und Meisterlieder. Dum la somera semestro 1974 li asistantis ĉe la katedro de germanistiko en Erlangen; inter oktobro 1974 kaj februaro 1981 estis li asistanto ĉe la Instituto pri antikvaj lingvoj en Erlangen (kie li i.a. faris preparkursojn por lingvoekzamenoj por la lingvoj helena kaj latina). Samloke li habilitiĝis en 1979. En 1982 li ricevis apogpremion de la urbo Nurenbergo.

Inter 1983 kaj 2011 li profesoris ĉe la Munkena universitato (ekde 1988 kun profesoreco C3). Post pensiiĝo en 2011 li daŭre aktivis; de 2017/18 li ekzemple faris prelegojn ĉe la universitato de Erfurto[1], sed ankaŭ en Berlino, Bamberg kaj Graz.

Holzberg loĝas Munkene.

Graveco

redakti

Inter liaj esplorfokusoj estas la antikva rakontoprozo kaj erotika liriko. Lin interesegas krome la antikvaj fabloj kaj epigramoj, la (ofte greklingva) novhumanismo kaj Hans Sachs. Lia ĉefverko Der antike Roman (unua eldono 1986) ĝuis tradukojn en la lingvojn angla, nederlanda, pola kaj slovena. Liaj biografioj pri la poetoj Katulo, Ovidio, Vergilio kaj Horaco same gravas. Krome li eldonis kelkajn dulingvajn eldonojn de antikvaj verkistoj.

Verkoj (elekto)

redakti
  • Menander. Untersuchungen zur dramatischen Technik (=Erlanger Beiträge zur Sprach- und Kunstwissenschaft, 50). Carl, Nürnberg 1974, ISBN 3-418-00050-9.
  • Willibald Pirckheimer. Griechischer Humanismus in Deutschland (=Humanistische Bibliothek, I 41). Fink, München 1981, ISBN 3-7705-1889-6.
  • Der antike Roman. Eine Einführung (=Artemis Einführungen, 25). Artemis, München/Zürich 1986, ISBN 3-7608-1325-9 (novaj eldonoj 2001, 2006).
  • Martial (=Heidelberger Studienhefte zur Altertumswissenschaft). Carl Winter, Heidelberg 1988, ISBN 3-533-04004-6.
  • Die römische Liebeselegie. Eine Einführung. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1990, ISBN 3-534-10421-8 (novaj eldonoj 2002, 2006, 2009, 2011, 2015).
  • Die antike Fabel. Eine Einführung. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1993, ISBN 3-534-11633-X (novaj eldonoj 2001, 2012).
  • Ovid. Dichter und Werk. C. H. Beck, München 1997, ISBN 3-406-41919-4 (novaj eldonoj 1998, 2005, 2016).
  • Catull. Der Dichter und sein erotisches Werk. C. H. Beck, München 2002, ISBN 3-406-48531-6 (novaj eldonoj 2002, 2003).
  • Martial und das antike Epigramm. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2002, ISBN 3-534-15083-X (nova eldono 2012).
  • Vergil. Der Dichter und sein Werk. C. H. Beck, München 2006, ISBN 3-406-53588-7.
  • Ovids Metamorphosen. C. H. Beck, München 2007, ISBN 978-3-406-53621-2 (nova eldono 2016).
  • Horaz. Dichter und Werk. C. H. Beck, München 2009, ISBN 978-3-406-57962-2.
  • Aristophanes. Sex und Spott und Politik. C. H. Beck, München 2010, ISBN 978-3-406-60592-5.
  • Tibull: Liebeselegien (=Sammlung Tusculum). Artemis & Winkler, Mannheim 2011. ISBN 978-3-538-03543-0

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. listo de erfurtaj gastdocentoj, kun prelegaj enhavoj