Malfermi la ĉefan menuon

Nitrogena monooksido

kemia kombinaĵo
(Alidirektita el Nitrata oksido)
Nitrogena monooksido
Struktura formulo 3D
Molekula formulo = NO
Molara maso = 30.01 g mol−1
Denseco = 1.3402 g cm−3
Fandopunkto = -164°C
Bolpunkto = -152°C

La nitrogena monooksido[1] (kemia formulo NO) aŭ nitrogena oksido estas solvebla gaso, alte lipofila, sintezita de endoteliaj |makrofagaj ĉeloj, kaj certaj grupoj de cerba neŭronaro. Kiel liberradikalo (ne stabila radikalo), ĝi estas grava interilo en la kemia industrio. La nitrogena oksido estas kromprodukto el brulado de atmosferaj substancoj, en la aŭtomobilaj motoroj, fosilia brulaĵo en la energistacioj, kaj nature produktiĝas dum la elektraj malŝarĝoj el fulmoj kaj tempestoj.

En la mamuloj, inkludante la homajn estulojn, NO estas grava ĉela molekulindikilo ligita al multaj fiziologiaj kaj patologiaj procezoj. Ĝi estas potenca vazodilatilo kun mallonga meza vivo je kelkaj sekundoj en la sango. Antaŭlonge konataj farmaciaĵoj samkiel nitroglicerino kaj amila nitrito estis malkovritaj, pli ol jarcento post ilia unua uzado en medicino, kiel aktivaj mekanismoj kaj antaŭiloj de la nitrata oksido.

Nitrogena oksido ne devas konfuziĝi kun nitroza oksido (N2O), nitrata-nitroza oksido (NO2), dunitrogena trioksido (N2O3), nek kun nitrogena kvinoksido(N2O5). Tamen, nitrogena oksido rapide oksidiĝas en la aero formante nitrato-nitrozan oksidon. Humphry Davy malkovris ĝin por sia malkomforto, kiam li inhalis la gason en siaj esploroj.

Malgraŭ ke ĝi estas simpla molekulo, NO estas grava biologia reguligilo kaj do, ĝi estas fundamenta komponanto en la sfero de neŭroscienco, fiziologio kaj imunologio. En 1992 ĝi estis proklamita la "Molekulo de la jaro". Esplorado pri ties funkcio kondukis al la 1998 Nobel Premio pro la malkovro de la rolo de la nitrata acido kiel grava molekulo por la kardiovaskula sistemo.

ReakciojRedakti

2 NO + O2 → 2 NO2

Ĉi-transformiĝo spekulaciiĝis ties okazado pere de la peranto ONO-ONO. En la akvo, NOreakcias kun la oksigeno kaj la akvo formante HNO2Nitroza acido. Oni kredas ke la reakcio okazas pere de la jena stekiometrio:

4 NO + O2 + 2 H2O → 4 HNO2

  • NO reakcias kun fluoro, kloro, kaj bromo kaj oni akiras XNO produktoj, konataj kiel halogenidoj de nitrozilo, same kiel la Nitrozila klorido. Jodido de nitrozilo estas formebla sed ĝi estas ekstreme mallongviva specio kaj ĝia reakcio returnas al la plej stabila formo I2.

2 NO + Cl2 → 2 NOCl

  • Nitroksilo (HNO) estas la redukta formo de la nitrogena oksido.
  • La dimero de la nitrogena oksido N2O2 formiĝas kiam la nitrata oksido frostiĝas.

Ĉi-reakcio estas tre malnova (1898), sed ĝi estas iom interesa hodiaŭ en la esploro de la por-aktivaj drogoj. Nitrika oksido reakcias rekte kun natria metoksido, produktante natrian formiaton kaj nitroza oksido.

PreparadoRedakti

4 NH3 + 5 O2 → 4 NO + 6 H2O

  • La endoterma katalizosena reakcio de la O2 kun N2, kiu okazas en alta temperaturo (>2000°C) per la fulmo ne disvolviĝis al praktika komerca sintezo (Procezo Birkeland-Eyde):

N2 + O2 → 2 NO

  • En la laboratorio, la nitrika oksido adekvate prepariĝas laŭ reduktiĝo de la nitrata acido kun kupro:

8 HNO3 + 3 Cu → 3 Cu(NO3)2 + 4 H2O + 2 NO

aŭ pere de redukta reakcio de la nitroza acido sub la formo de natria nitritokalia nitrito:

2 NaNO2 + 2 NaI + 2 H2SO4 → I2 + 4 NaHSO4 + 2 NO
2 NaNO2 + 2 FeSO4 + 3 H2SO4 → Fe2(SO4)3 + 2 NaHSO4 + 2 H2O + 2 NO
3 KNO2(l) + KNO3(l) + Cr2O3(s) → 2 K2CrO4(s) + 4 NO(g)

La procezo de la fera (II) sulfato estas simpla kaj uzatas en la eksperimentoj de la ĝeneralaj laboratorioj.

Nitrogenhavaj kombinaĵojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Zdeněk Pluhař (2011). SISTEMA ĤEMIA NOMENKLATURO EN ESPERANTO, p. 26. Arkivita el la originalo je 2015-07-06.
  2. Alkoksido estas konjuga bazo de iu alkoholo kaj sekve konsistas je organika grupo kun oksigenatomo negative ŝarĝita.
  3. Duazano, same nomata kiel duimino aŭ duimido, estas kombinaĵo kun kemia formulo (H-N=N-H) kaj apartenas al la familio de nitrogenaj kombinaĵoj.
  4. Hidroksilamino estas neorganika kombinaĵo kun formulo NH2OH. Ĉi-substanco estas blanka, malstabila kristalo kaj tre higroskopa.

Vidu ankaŭRedakti