Norbert Hosnyánszky
Norbert Hosnyánszky [hoŝnjAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hosnyánszky Norbert estis hungara akvopilkisto (avanulo), olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Lia edzino estis Jázmin Dammak.
Norbert Hosnyánszky | |
---|---|
![]() Norbert Hosnyánszky en 2016 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de marto 1984 (39-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Jázmin Dammak |
Okupo | |
Okupo | akvopilkisto • naĝisto |
Norbert Hosnyánszky[1] naskiĝis la 4-an de marto 1984 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Norbert Hosnyánszky estis edukita en Újpest, fine li maturiĝis en gimnazio en Dunakeszi. Li edziĝis en 2009, lia edzino naskis 2 gefilojn en 2013 kaj 2017. Li ricevis premiojn inter 2002 kaj 2021.
Sporta karieroRedakti
Norbert Hosnyánszky naĝis ekde sia aĝo 5, sed post 2 jaroj li jam akvopilkadis. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje, dum li estis membro de la hungara nacia teamo inter 2005–2021 258-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2008 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2020 kun ora kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 2013.