Notaĵo de Ŝelepin

Notaĵo de Ŝelepin – ekzakte sekreta dokumento skribita la 3-an de marto 1959 de Aleksandr Ŝelepin, prezidanto de KGB, adresita al Nikita Ĥruŝĉov, la unua sekretario de Komunista Partio de Sovetunio, kun la propono nuligi 21 857 personajn dokumentujojn de la viktimoj de la Masakro de Katin, murditaj de soveta NKVD en 1940 kun sola konservo de la protokoloj de tiel nomata triopo de NKVD kune kun konfirmoj pri plenumo de la decido de triopo, entenitaj en la aparta dokumentujo.

Notaĵo de Ŝelepin estas ĝis hodiaŭ grava konfirmo de la fakta nombro de poloj kun tuta certeco murditaj laŭ decido de Politburoo de Komunista Partio de Sovetunio de la 5-a de marto 1940 (tn. decido pri Katin). Krome ĝi estas la plej grava ĝis nun fonto pri historio de dokumentado kreata de NKVD lige al la masakro de Katin.

Formo kaj enhavo redakti

Oni erare informis, ke polaj militkaptitoj estis pafekzekutataj en internigejoj de Starobilsk kaj Ostaŝkov; reale la ekzekutojn de la militkaptitoj de Starobilsk oni faris en keloj de Provinca NKVD-Estraro en Ĥarkivo, kaj militkaptitojn de Ostaŝkov en keloj de Provinca NKVD-Estraro en Kalinin (nun Tverj).

Historio redakti

La notaĵo de Ŝelepin estis dum kelkdeko da jaroj konservata kune kun aliaj dokumentoj pri la masakro de Katin en t.n. speciala dokumentujo n-ro 1, deponita en sektoro n-ro 6 en sekreta parto de la Arkivo de Komunista Partio de Sovetunio. Aliron al tiuj ĉi materialoj havis nur ĉefo de la soveta ŝtato kaj ĉefo de la arkivo. Kopio de la notaĵo estis transdonita al la pola flanko la 14-an de oktobro 1992, kiam laŭ rekomendo de prezidento de Rusio Boris Jelcin la ŝtata ĉefarkivisto de Rusio Rudolf Piĥoja enmanigis al prezidento de Pollando Lech Wałęsa konfirmitan kopion de la dokumentoj de speciala dokumentujo n-ro 1, en tio kopion de la notaĵo de Ŝelepin. La dokumentoj aperis en Pollando en 1992 en la Kolekto Katyń. Dokumentoj de genocido, eldonitaj de Instituto pri Politikaj Studoj de Pola Scienca Akademio. La notaĵo de Ŝelepin estis inter la dokumentoj unusola skribita permane. En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento dum rusa enketado de la Katina murdo Ĉefa Armea Prokuristaro enketis Aleksandron Ŝelepin, kiu konfirmis aŭtentikecon de sia notaĵo kaj donitaj en ĝi faktoj. La 28-an de aprilo 2010 la notaĵo de Ŝelepin estis publikigita interrete de la Federacia Arkiva Servo kune kun aliaj dokumentoj de la speciala dokumentujo n-ro 1.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti