Malfermi la ĉefan menuon

Nuntempa anarkiismo

Anarkiismo estas politika filozofio kiu konsideras la ŝtaton kiel nedezirebla, nenecesa, aŭ damaĝa.[1][2] Tamen, aliaj asertas ke kvankam kontraŭ-ŝtatismo estas centra, ĝi estas netaŭga por difini anarkiismon nur sur tiu bazo.[3] Tiele, ili asertas anstataŭe ke anarkiismo konsistas en kontraŭi la aŭtoritaton aŭ la hierarkian organizadon en la kondukto de homaj rilatoj, inklude, sed ne limigite al, la ŝtata sistemo.[4][5][6][7][8][9][10] Proponantoj de tiu formo de anarkiismo defendas senŝtatajn sociojn bazitajn sur ne-hierarkiaj liberaj asocioj.[5][11][12][13][14]

Ekde la lasta triono de la 20a jarcento, anarkiistoj engaĝiĝis en studentaj protestaj movadoj, pacmovadoj, okupmovadoj, kaj en la kontraŭ-tutmondiga movado, inter aliaj. Anarkiistoj partoprenis en revolucio (kiaj en la Hispana Revolucio kaj en la Maĥnovŝĉino) kaj en anarkiismaj politikaj organizoj (kiaj la IWA-AIT aŭ en la IWW) ekzistantaj ekde la 19a jarcento.

HistorioRedakti

 
La famaj okupas domokupantoj ĉe Parko Güell, super Barcelono. Domokupado estas elstara parto de la apero de renovigita anarkiisma movado el la kontraŭkulturo de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Surtegmente: "Okupu kaj Rezistu"

Afero de populara intereso en anarkiismo okazis en okcidentaj landoj dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.[15] Anarkiismo estis influa en la kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj[16][17][18] kaj anarkiistoj aktive partoprenis en la studentaj kaj laboristaj protestoj de la fino de la 1960-aj jaroj.[19] En 1968 en Carrara, Italio, estis fondita la Internacio de Anarkiismaj Federacioj dum internacia anarkiisma kongreso okazinta tie en 1968 fare de la tri ekzistantaj eŭropaj federacioj de Francio (nome Fédération Anarchiste), la Federazione Anarchica Italiana de Italio kaj la Iberia Anarkiisma Federacio de Hispanio same kiel la bulgara federacio en la ekzilo en Francio.[20][21]

En la Unuiĝinta Reĝlando en la 1970-aj jaroj tio estis asocia kun la movado de punk rock, kiel ekzempligita de bandoj kiaj Crass kaj Sex Pistols.[22] La krizoj de loĝado kaj dungado en plej el Okcidenta Eŭropo kondukis al la formado de komunumoj kaj al movado de domokupantoj kiaj tiuj de Barcelono, Hispanio. En Danio, domokupantoj okupis eĉ tutan misuzitan militistan bazon kaj deklaris la starigon de la Libera Urbo de Christiania, nome aŭtonoma kvartalo en centra Kopenhago. Ekde la revivigo de anarkiismo en la mezo de la 20a jarcento,[23] aperis nombraj novaj movadoj kaj pensoskoloj. Kvankam feminismaj tendencoj ĉiam estis parto de la anarkiisma movado en la formo de anarki-feminismo, ili revenis forte dum la dua tajdo de feminismo en la 1960-aj jaroj. Anarkiisma antropologo David Graeber kaj la anarkiisma historiisto Andrej Grubacic markis rompon inter generacioj de anarkiismo, el kiuj tiuj "kiuj ofte ankoraŭ ne forskuis la sektemajn kutimojn" de la 19a jarcento kontrastis kun la plej junaj aktivuloj kiuj estas "multe pli informitaj, inter aliaj elementoj, fare de indiĝenaj, feminismaj, ekologiaj kaj kultur-kritikaj ideoj", kaj kiuj komence de la 21a jarcento formis "multegan majoritaton" de anarkiistoj.[24]

 
Polico uzas pipraĵon kontraŭ la homamaso dum la Protestoj kontraŭ MOK en 1999 en Seattle.

Komence de la 21a jarcento, anarkiismo kreskis en populareco kaj influo kiel parto de la kontraŭ-milita, la kontraŭ-kapitalisma, kaj de la kontraŭ-tutmondiga movadoj.[25] Anarkiistoj iĝis konataj pro sia engaĝiĝo en protestoj kontraŭ la kunsidoj de la Monda Organizaĵo pri Komerco (WTO), kaj la Grupo de la Ok, kaj de la Monda Ekonomia Forumo. Kelkaj anarkiismaj frakcioj ĉe tiuj protestoj entreprenis tumultojn, detruon de havaĵoj, kaj perfortaj kontraŭstaroj ĉe polico. Tiuj agoj estis foje akcelitaj de intencaj, senestrecaj, sennomaj grupoj konataj kiel nigraj blokoj; aliaj organizaj taktikoj pionirigataj tiuepoke estas sekureca kulturo, afinecgrupoj kaj la uzado de sencentrigitaj teknologioj kiaj interreto.[25] Grava evento de tiu periodo estis la kontraŭstaroj ĉe la Protestoj kontraŭ la Konferenco de la Monda Organizaĵo pri Komerco en 1999 en Seatlo.[25] Laŭ la fakulo pri anarkiismo Simon Critchley, "nuntempa anarkiismo povas esti vidata kiel povega kritiko de la pseŭdo-liberecanismo de nuntempa nov-liberalismo ... Oni povus diri ke nuntempa anarkiismo temas pri respondecemo, ĉu seksa, ekologia aŭ soci-ekonomia; ĝi fluas el sperto de konscio pri la diversaj vojoj per kiuj Okcidento rabas la ceteron; ĝi estas etika maljusteco de evidenta malegaleco, malriĉigo kaj malliberigo kiu estas tiom tuŝebla surloke kiom tutmonde."[26]

Internaciaj anarkiismaj federacioj nune ekzistantaj, spite la tuj ŝanĝantaj evoluoj dum la lastaj jardekoj, estas la Internacio de Anarkiistaj Federacioj, kaj je pli malgranda kongruo (tio estas ne tiom pure anarkiismaj) la Internacia Laborista Asocio, kaj eĉ malpli anarkiisma la Internacia Liberecana Solidareco. La plej granda organizata anarkiismema movado nuntempe estas en Hispanio, en la formo de la Confederación General del Trabajo (CGT) kaj la Confederación Nacional del Trabajo (CNT). La membroj de CGT estis ĉirkaŭkalkulita inter 60 000 kaj 80 000. La CNT havas malpli da membroj sed ĝi sekvas pli kongrue la anarkiismajn tendencojn nerilati al la ŝtato. Aliaj aktivaj sindikatismaj movadoj aŭ organizoj estas en Svedio la Sveriges Arbetares Centralorganisation (SAC) kaj la Syndikalistiska ungdomsförbundet (anarkosindikatisma junularfederacio); la CNT-AIT en Francio; la Unione Sindacale Italiana en Italio; en Usono la Workers Solidarity Alliance kaj en Unuiĝinta Reĝlando Solidarity Federation kaj Anarkista Federacio. Ankaŭ la revoluciaj industriaj sindikatanoj Industrial Workers of the World, kiuj proklamas 3,000 kotizantajn membrojn, kaj la Internacia Laborista Asocio, anarki-sindikatisma sukcedanto de la Unua Internacio, restas aktive.

ReferencojRedakti

  1. Towards Anarchism”, MAN!.  (14a de Majo 2007) “Working for The Man”, The Globe and Mail. Alirita 14a de Aprilo 2008..  Anarchism. Encyclopædia Britannica. Encyclopædia Britannica Premium Service (2006). Arkivita el la originalo je 14a de Decembro 2006. Alirita 29a de Auxgusto 2006. (2005) “Anarchism”, The Shorter Routledge Encyclopedia of Philosophy, p. 14. “Anarchism is the view that a society without the state, or government, is both possible and desirable.”.  The following sources cite anarchism as a political philosophy: MCLAUGHLIN, Paul. (2007) Anarchism and Authority. Aldershot: Ashgate. ISBN 0-7546-6196-2. JOHNSTON, R.. (2000) The Dictionary of Human Geography. Cambridge: Blackwell Publishers. ISBN 0-631-20561-6.
  2. Slevin, Carl. "Anarchism." The Concise Oxford Dictionary of Politics. Eld. Iain McLean and Alistair McMillan. Oxford University Press, 2003.
  3. "Anarchists do reject the state, as we will see. But to claim that this central aspect of anarchism is definitive is to sell anarchism short."Anarchism and Authority: A Philosophical Introduction to Classical Anarchism de Paul McLaughlin. AshGate. 2007. pg. 28
  4. "Authority is defined in terms of the right to exercise social control (as explored in the "sociology of power") and the correlative duty to obey (as explored in the "philosophy of practical reason"). Anarchism is distinguished, philosophically, by its scepticism towards such moral relations-by its questioning of the claims made for such normative power- and, practically, by its challenge to those "authoritative" powers which cannot justify their claims and which are therefore deemed illegitimate or without moral foundation."Anarchism and Authority: A Philosophical Introduction to Classical Anarchism by Paul McLaughlin. AshGate. 2007. pg. 1
  5. 5,0 5,1 IAF principles. International of Anarchist Federations. Arkivita el la originalo je 5a de Januaro 2012. “The IAF - IFA fights for : the abolition of all forms of authority whether economical, political, social, religious, cultural or sexual.”.
  6. "Anarchism, then, really stands for the liberation of the human mind from the dominion of religion; the liberation of the human body from the dominion of property; liberation from the shackles and restraint of government. Anarchism stands for a social order based on the free grouping of individuals for the purpose of producing real social wealth; an order that will guarantee to every human being free access to the earth and full enjoyment of the necessities of life, according to individual desires, tastes, and inclinations." Emma Goldman. "What it Really Stands for Anarchy" en Anarchism and Other Essays.
  7. Individuisma anarkiisto Benjamin Tucker difinis anarkiismon kiel malo al la aŭtoritato jene "They found that they must turn either to the right or to the left, — follow either the path of Authority or the path of Liberty. Marx went one way; Warren and Proudhon the other. Thus were born State Socialism and Anarchism ... Authority, takes many shapes, but, broadly speaking, her enemies divide themselves into three classes: first, those who abhor her both as a means and as an end of progress, opposing her openly, avowedly, sincerely, consistently, universally; second, those who profess to believe in her as a means of progress, but who accept her only so far as they think she will subserve their own selfish interests, denying her and her blessings to the rest of the world; third, those who distrust her as a means of progress, believing in her only as an end to be obtained by first trampling upon, violating, and outraging her. These three phases of opposition to Liberty are met in almost every sphere of thought and human activity. Good representatives of the first are seen in the Catholic Church and the Russian autocracy; of the second, in the Protestant Church and the Manchester school of politics and political economy; of the third, in the atheism of Gambetta and the socialism of Karl Marx." Benjamin Tucker. Individual Liberty.
  8. . Anarchism as a Theory of Organization (1966). Arkivita el la originalo je 25a de Marto 2010. Alirita 1a de Marto 2010.
  9. Anarkiisma historiisto George Woodcock informas pri la kontraŭ-aŭtoritatismo de Miĥail Bakunin kaj montras ke kontraŭstaro al kaj ŝtataj kaj ne-ŝtataj formoj de aŭtoritato jene: "All anarchists deny authority; many of them fight against it." (paĝo 9) ... Bakunin did not convert the League's central committee to his full program, but he did persuade them to accept a remarkably radical recommendation to the Berne Congress of September 1868, demanding economic equality and implicitly attacking authority in both Church and State."
  10. BROWN, L. Susan. (2002) “Anarchism as a Political Philosophy of Existential Individualism: Implications for Feminism”, The Politics of Individualism: Liberalism, Liberal Feminism and Anarchism. Black Rose Books Ltd. Publishing.
  11. "That is why Anarchy, when it works to destroy authority in all its aspects, when it demands the abrogation of laws and the abolition of the mechanism that serves to impose them, when it refuses all hierarchical organization and preaches free agreement — at the same time strives to maintain and enlarge the precious kernel of social customs without which no human or animal society can exist." Petro Kropotkin. Anarchism: its philosophy and ideal
  12. "anarchists are opposed to irrational (e.g., illegitimate) authority, in other words, hierarchy — hierarchy being the institutionalisation of authority within a society." "B.1 Why are anarchists against authority and hierarchy?" en An Anarchist FAQ
  13. "ANARCHISM, a social philosophy that rejects authoritarian government and maintains that voluntary institutions are best suited to express man's natural social tendencies." George Woodcock. "Anarchism" ĉe The Encyclopedia of Philosophy
  14. "In a society developed on these lines, the voluntary associations which already now begin to cover all the fields of human activity would take a still greater extension so as to substitute themselves for the state in all its functions." Petro Kropotkin. "Anarchism" from the Encyclopædia Britannica
  15. Thomas 1985, p. 4
  16. Islands of Anarchy: Simian, Cienfuegos, Refract and their support network. katesharpleylibrary.net.
  17. Farrell havigas detalan historion de katolikaj laboristoj kaj ties fondintoj Dorothy Day kaj Peter Maurin. Li klarigas ke lia pacismo, anarkiismo, kaj engaĝiĝo al la subuloj estis unu el la gravaj modeloj kaj inspiroj por la 1960-aj jaroj. Kiel Farrell diras, "Catholic Workers identified the issues of the sixties before the Sixties began, and they offered models of protest long before the protest decade.""The Spirit of the Sixties: The Making of Postwar Radicalism" de James J. Farrell
  18. "Kvankam ne ĉiam formale agnoskitaj, multo el la protestoj de la sesdekaj estis anarkiisma. Ene de la naskiĝanta virina movado, anarkiismaj principoj iĝis tiom disvastigataj ke profesoro de politika scienco denuncis tion kion li vidis kiel "The Tyranny of Structurelessness." Kelkaj grupoj deklaris sin "Amazon Anarchists." Post la Ribelo de Stonewall, la novjorka Gay Liberation Front bazis sian organizadon parte sur la legado de la anarkiistaj verkoj de Murray Bookchin." "Anarchism" de Charley Shively en Encyclopedia of Homosexuality. p. 52
  19. "Within the movements of the sixties there was much more receptivity to anarchism-in-fact than had existed in the movements of the thirties ... But the movements of the sixties were driven by concerns that were more compatible with an expressive style of politics, with hostility to authority in general and state power in particular ... By the late sixties, political protest was intertwined with cultural radicalism based on a critique of all authority and all hierarchies of power. Anarchism circulated within the movement along with other radical ideologies. The influence of anarchism was strongest among radical feminists, in the commune movement, and probably in the Weather Underground and elsewhere in the violent fringe of the anti-war movement." "Anarchism and the Anti-Globalization Movement" by Barbara Epstein
  20. London Federation of Anarchists involvement in Carrara conference, 1968 International Institute of Social History. Alirita la 19an de Januaro 2010
  21. Short history of the IAF-IFA A-infos news project. Alirita la 19an de Januaro 2010
  22. MCLAUGHLIN, Paul. (2007) Anarchism and Authority. Aldershot: Ashgate. ISBN 0-7546-6196-2.
  23. (September 2007) “Anarchism Revived”, New Political Science 29 (3), p. 297–312. doi:10.1080/07393140701510160. 
  24. David Graeber and Andrej Grubacic, "Anarchism, Or The Revolutionary Movement Of The Twenty-first Century", ZNet. Alirita la 2007-12-13. aŭ Graeber, David and Grubacic, Andrej (2004) Anarchism, Or The Revolutionary Movement Of The Twenty-first Century Alirita la 26an de Julio 2010
  25. 25,0 25,1 25,2 RUPERT, Mark. (2006) Globalization and International Political Economy. Lanham: Rowman & Littlefield Publishers. ISBN 0-7425-2943-6.
  26. Infinitely Demanding de Simon Critchley. Verso. 2007. p. 125

Eksteraj ligilojRedakti