Observatorio de Madraso

observatorio en Barato

La Observatorio de Madraso estis astronomia observatorio en Barato, subŝtato Tamilnado. Ĝi estis establita en 1792 en Ĉenajo (tiam nomita "Madras") far de la Brita Orienthinda Kompanio. Ĝi estis la unua tiatipa observatorio en Barato ; ĝia MPC kodo estis 223.[1] En 1899, la observatorio cesigis siajn astronomiajn observojn kaj pluis nur kiel meteologia observatorio. Ĝi definitive fermiĝis en 1931.

Observatorio de Madraso
Astronomia observatorio
La Observatorio de Madraso en 1880
Oficiala nomo: Madras Observatory
Lando Barato Barato
Regiono Tamilnado
Municipo Ĉenajo
Koordinatoj 13° 4′ 5″ N 80° 14′ 48″ O / 13.06806 °N, 80.24667 °O / 13.06806; 80.24667 (mapo)
Situo de la observatorio en Barato
Situo de la observatorio en Barato
Situo de la observatorio en Barato
Vikimedia Komunejo: Madras Observatory

Historio redakti

La planoj kaj konstruado de la observatorio estis far'de la respondeco de Michael Topping, (17471796) ties unua direktoro, kiu konvinkis William Petrie, ke tiu-ĉi cedu siajn instrumentojn el sia privata observatorio. Komence, la Observatorio de Madraso konsistiĝis el ĉambro de 40 futoj × 20 futoj alta de 15 futoj.[2] Michael Topping, ĝis sia morto, estis helpita de John Goldingham, kiu fariĝis direktoro de la observatorio de 1796.

La unuaj aktivecoj de la observatorio estis establi la geografiajn koordinatojn de Madras, de Kolkato (tiam Calcutta) kaj de Mumbajo (tiam Bombay). La manko de instrumentoj kaj personaro malpermesis regulajn observojn. En 1827, la observoj estis publikitaj en du volumoj.

En 1930 John Goldingham estis sukcedita de Thomas Glanville Taylor (18041848),[3] kiu dediĉis sin al observado malgraǔ sian malbona sano. En 1948 li reiris en Brition kaj sukcedis lin Kapitano William Stephen Jacob (18131862), kiu faris multenombrajn observojn pri la duopaj steloj kaj la satelitoj de Jupitero, kies diametrojn li precize mezuris. La 13-an de oktobro 1859, afliktita de la malfacila klimato de Ĉenajo, William Stephen Jacob demisiis ; li estis mallongtempe anstataǔigita de la Majoro Tennant[4] sukcedita en 1860 de Norman Robert Pogson.

 
Norman Robert Pogson, astronomo en Madras

Ĉe la kapo de teamo, kiun li formis, Norman Robert Pogson faris 9 618 observojn de 1862 ĝis 1869 pri steloj ĝis tiam neniam observitaj ; malkovris kvin asteroidojn kaj sep variantajn stelojn ; kaj kompletigis la stelkatalogon de Thomas Glanville Taylor. Dum lia direktoreco, la observatorio konis konstantan kreskon. Post la morto de Pogson sukcedis C. Mitchie Smith kiu daǔrigis la laboron de Pogson ĝis kiam li fariĝis direktoro de la suna observatorio de Kodaikanal en 1899. Je tiu epoko, la observatorio ĉesigis siajn astronomiajn agadojn krom rutinaj observojn por reguligi la Baratan Norman Tempon.

En 1931, la observatorio definitive fermiĝis. Nuntempe, la konstruajo estis malkonstruita, restas nur la granita kolono alta de 15 futoj kaj peza de 10 tumoj, kiu subtenis originajn instrumentojn.[5][6]

Malkovroj redakti

Por pozicio proksima de la ekvatoro, la observatorio estis en oportuna loko por observi la objekojn de ambaŭ ĉielojn de la norda kaj suda duongloboj. Tiel, oni ŝuldas al Thomas Glanville Taylor stelkatalogon publikigita en 1844 kiel Madras General Catalogue of 11015 Stars[7]

En 1855, Kapitano William Stephen Jacob observis nenormalaĵojn en la orbita movo de la duopa stelo 70 Ophiuchi (70 de la Serpentisto), kiun li interpretis kiel indiko de ekstersunsistema planedo.[8] Tiu malkovro neniam estis konfirmita, kaj, en la 1890 Thomas Jefferson Jackson See elmontris, ke la orbito de tia planedo estus nestabila. La orbitaj nenormalaĵoj estus ŝuldataj al perturboj de la atmosfero. Tamen, lia laboro estas rigardita kiel referenco pri scienca esplorado, ĉar estis la unua apliko de la scienca metodo por malkovri planedojn je pluraj lumjaroj for de Tero.

Elde la Observatorio de Madraso Norman Robert Pogson malkovris 5 asteroidojn :
- 67 Asia : 17-a de aprilo 1861
- 80 Sappho : 2-a de majo 1864
- 87 Sylvia : 16-a de majo 1866
- 107 Camilla : 17-a de novembro 1868
- 245 Vera : 6-a de februaro 1885

Ĉar la direktoroj de la Observatorio de Madraso ne havis regulajn monrimedojn, multenombrajn malkovraĵoj elde tie restis enfositaj en la kestoj de la observatorio

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti