Clos du Doubs

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Ocourt)
Clos du Doubs
Blazono de Clos du Doubs
La urbeto Saint-Ursanne, cfefloko de la komunumo Clos du Doubs
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 21′ 55″ N 7° 9′ 20″ O / 47.36528 °N, 7.15556 °O / 47.36528; 7.15556 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 55″ N 7° 9′ 20″ O / 47.36528 °N, 7.15556 °O / 47.36528; 7.15556 (mapo)
Areo  km²
Alteco  m super marnivelo
Poŝtkodo 2882 Saint-Ursanne
2883 Montmelon
2884 Montenol
2885 Epauvillers
2886 Epiquerez
2888 Seleute
2889 Ocourt
Komunumkodo 6808
Mapo de Clos du Doubs
vdr

Pri la komunumo redakti

Clos du Doubs estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 1318 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

La komunumo Clos du Doubs situas ĉe la bordo de la rivero Doubs, kiu en la sudo de la komunumo fluas orienten, tiam turniĝas norden, tra profunda ravino, kies francan nomon Clos du Doubs la komunumo portas, trapasas ĵurasan montoĉenon kaj poste turniĝas okcidenten. La komunumo Clos du Doubs konsistas el la ĝis fino de 2007 sendependaj komunumoj Epauvillers, Epiquerez, Montenol, Montmelon, Ocourt, Saint-Ursanne kaj Seleute. Ĝia ĉefloko estas la mezepoka urbeto Saint-Ursanne.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Clos du Doubs limas en nordo al Courgenay, en nordnordoriento al Cornol, en nordoriento al La Baroche, en oriento al Boécourt, en orientosudoriento al Glovelier, en sudoriento al Saint-Brais, en sudo al Montfaucon, en sudokcidento al Soubey, Saint-Brais, en okcidentsudokcidento al Burnevillers (Francio), en okcidento al Montancy (Francio)en nordokcidento al Bressaucourt, kaj en nordnordokcidento al Fontenais.

Trafiko redakti

Saint-Ursanne, la ĉefurbeto de la komunumo disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 de Porrentruy al Bielo. Saint-Ursanne disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Porrentruy al Glovelier kaj diversaj bus- kaj poŝtaŭtolinioj konektas la ceterajn vilaĝojn kun la publika transportreto.

Historio redakti

La komunumo Clos du Doubs fondiĝis la 1-a de januaro 2008 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj politikaj komunumoj Epauvillers, Epiquerez, Montenol, Montmelon, Ocourt, Saint-Ursanne kaj Seleute.

La unua dokumenta mencio de la ĉefurbeto Saint-Ursanne datiĝas el la jaro 1139 kiel Sancti Ursicini.[1]

Dum mezepoko la plej multaj vilaĝoj de la hodiaŭa komunumo Clos du Doubs apartenis al la Paroĥaro Saint-Ursanne, kiu ek de la 12-a jarcento troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 la tuta regiono apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la vilaĝojn de Clos du Doubs al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 ĉiuj vilaĝoj de la komunumo apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso. Epauvillers kaj Epiquerez ĝis la naskiĝo de la komunumo Clos du Doubs apartenis al la distrikto Franches-Montagnes, la ceteraj vilaĝoj al la distrikto Porrentruy.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti