La Okulvitra petrelo, Procellaria conspicillata, estas rara marbirdo kiu nestumas nur en la okcidenta altebenaĵo de la insulo Inaccessible de la insularo Tristan da Cunha. Ĝi estas unu el la plej grandaj petreloj kiuj nestumas es nestotruoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okulvitra petrelo
Okulvitra petrelo
Okulvitra petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Procellaria
Procellaria conspicillata
(Gould, 1844)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Okulvitra petrelo estas granda, proksimume 55 cm longa, preskaŭ tute nigra petrelo. Tialo por ties kaj komuna nomo kaj latina scienca nomo estas la tute distingiga kapobildo konsista en nigreca kapo en kies interno estas nekompleta blanka vizaĝo en kies interno estas nigreca okulareo el kies estas ankaŭ nigreca stribendo al la nigreca krono; ankaŭ la frunto estas nigreca, sed inter tiu kaj la krono estas blanka areo kiu kunigas ambaŭflankajn vizaĝajn preskaŭ cirklojn. La kapareo, kolo kaj dorso estas pli nigreca, kaj same la subaj flugilkovriloj, dum la subaj flugilpintoj estas iomete pli helaj: Same la ventrareo estas iom pli hela, sed ĉiukaze el malhelgriza al nigreca kaj tute ne blanka kiel ĉe multaj aliaj petreloj eĉ samgenraj. La beko estas flava.

Ties vivodaŭro averaĝe estas 26.4 jaroj.[1]

Taksonomio redakti

La Okulvitra petrelo estas membro de la familio Procelariedoj kaj de la ordo Procelarioformaj. Kiel membroj de Procelarioformaj, ili kunhavas iajn karakterojn. Unue ili havas tubecajn naztruojn nome naztruoj. El tiu karaktero venas al ili ties komuna nomo, nome Tubenozoj. La malfermaĵo al la naztruo situantas diference ĉe kelkaj birdospecioj. Tiuj birdoj havas la malfermaĵon pinte de al supra bekoduono. Due, ili produktas stomakoleon kiu enhavas vaksecan esteron kaj trigliceridojn. Tiu oleo plenumas du funkciojn. Kiam predanto minacas la birdon, ties idon aŭ ovon, ili kraĉas la substancon al tiu predanto. Tiu substanco havas haladzan fiodoron, kaj hirtigas la plumojn ĝis degradi ties uzeblo. Krome ili povas digesti la vaksecajn esterojn por akiri altajn energikvantojn, necesaj dum longaj flugoj aŭ por la periodo kiam ili kovas sian ovon aŭ idozorgas. Ili havas ankaŭ unike strukturitan bekon, kun sep al naŭ distingaj kornoplatoj.[2] Fine, ili havas salglandon kiu situantas super la naztruojn kaj helpas sensaligi ties korpon, ĉar ili trinkas marakvon. Ili elpelas la salrubon el sia nazo.[3]

En 2004, BirdLife International disigis la Okulvitran petrelon, Procellaria conspicillata, el la specio de la Blankamentona petrelo, Procellaria aequinoctialis, kiu estis estinta konsiderata samspecia aŭ eĉ kolormorfo.[4]

Etimologio redakti

Procellaria derivas el du latinaj vortoj, nome procella signife ŝtormo kaj arius sufikso signifa apartenanta aŭ koncerna al. Tio aludas al ties asocio kun ŝtorma vetero. La latina vorto conspicillata estas aludo al la rimarkinda bildo en vizaĝo jam menciita kiu similas al okulvitro. La vorto Petrelo devenas el Sankta Petro kaj la historio pri ties piedirado surakva. Tio aludas al la petrela kutimo plaŭdi la akvan surfacon por ekflugi.[5]

Kutimaro redakti

Manĝo redakti

La Okulvitra petrelo manĝas cefalopodojn, fiŝojn, kaj krustulojn.[1]

Reproduktado redakti

Tiu petrelo reproduktiĝas ĉiujare kaj la ino demetas ununuran ovon en sia nestotruo, kiu estas situanta en humida arbustaro super 380 m super marnivelo. Ties nestotruoj estas konstruitaj laŭlonge de riverbordoj, kaj ankaŭ ĉe marĉoj.[1]

Teritorio kaj habitato redakti

La Okulvitra petrelo estas pelaga kaj for de la reprodukta sezono la majoritato de tiuj petreloj povas troviĝi ĉe la marbordo de suda Brazilo. Ili havas teritoriojn ankaŭ oriente ĉe la okcidenta marbordo de suda Afriko, kaj oni supozas, ke ili troviĝis ankaŭ tra suda Hinda Oceano, en la 19a jarcento.[1] Dum la reprodukta sezono, ili loĝas ĉe la insulo Inaccessible de la insularo Tristan da Cunha. Iam ili probable reproduktiĝis ankaŭ ĉe la Amsterdam-Insulo.[1]

Konservado redakti

Tiu specio estis klasita kiel Draste Endanĝerita fare de IUCN en 2000.[1] Posta studo permesis ioman esperon al kontinua rekupero de la populacio el tiom malalta nombro kiom nur kelkaj dekoj da paroj en la 1930-aj jaroj.[6] Ja ŝajnas kvazaŭ la speciaj nombroj estus ĵus estintaj subĉirkaŭkalkulitaj ĉar akurata censo estas malfacile realigebla pro la kruta tereno de ties insula hejmo. Sekve la konservostatuso de tiu specio estis subenlistita al Vundebla en la IUCN Ruĝa Listo de 2007.[1] La pritakso de 2009 plumarkis ties statuson kiel vundebla.[1] Tiu petrelo havas loĝan teritorion de 9,670,000 km kaj populacion ĉirkaŭkalkulatan je inter 31,000 kaj 45,000. Ties populacio tendencas al pliiĝo de ĝis 1% al 9% dum 60 jaroj, kaj eble je 45% dum la lastaj kvin jaroj.[1]

La Okulvitra petrelo estas minacata pro interplektiĝo ĉe ilaro de multhokado kio mortigas centojn da birdoj ĉiujare ĉar ili implikiĝas ĉe la fiŝkaptadaj kabloj kaj dronas. Aliaj minacoj venas el sovaĝiĝintaj porkoj, la Nigra rato kaj aliaj ratospecioj.[1] La Okulvitra petrelo estis listita en la Apendico II de la sistemo CMS kaj en la Anekso I de ACAP. En 2004 oni faris censon kaj jam la insulo Inaccessible estas en naturrezervejo, kun limigita aliro. Por helpi la specion oni proponis aliajn porkonservadajn decidojn. Enketoj pri la reprodukta populacio estas dumproceze. Oni ankaŭ entreprenas adoptadon de plej bona praktiko ĉe la fiŝkaptejoj ene de la teritorioj de tiuj birdoj, pere de organizoj kiaj la FAO, la ACAP kaj la ICCAT. Same oni klopodas limigon al libera aliro por eviti koloniigon de enmetitaj specioj.[1]

Notoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 BirdLife International (2009)
  2. Double, M. C. (2003)
  3. Ehrlich, Paul R. (1988)
  4. Brooke, M. (2004)
  5. Gotch, A. T. (1995)
  6. Ryan et al. (2006)

Referencoj redakti

  • Brooke, M.. (2004) “Procellariidae”, Albatrosses And Petrels Across The World. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-850125-0.
  • Double M. C. Michael Hutchins, Jerome A. Jackson, Walter J. Bock, Donna Olendorf, Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator, Grzimek's Animal Life Encyclopedia, Procellariiformes (Tubenosed Seabirds), 2003, Gale Group, volume 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins, Farmington Hills, MI, isbn = 0-7876-5784-0, paĝoj 107–111.
  • Ehrlich, Paul R.. (1988) The Birders Handbook. New York, NY: Simon & Schuster, p. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gotch, A. F.. [1979] (1995) “Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels”, Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. Nov-Jorko, NY: Facts on File, p. 192. ISBN 0-8160-3377-3.
  • (2006) “The conservation status of the spectacled petrel Procellaria conspicillata”, Biological Conservation 131 (4), p. 575–583. doi:10.1016/J.biocon.2006.03.004.