Orange (Kalifornio)
Orange estas grandurbo kaj universitata urbo en Usono, en subŝtato Kalifornio kaj en la samnoma Kantono Orange (Kalifornio). Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 139 911 loĝantoj sur areo de 66,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 094 loĝantoj/km².

Orange | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de Usono urbego ![]() | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | ![]() | ||||
Subŝtato | ![]() | ||||
Kantono | Kantono Orange | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 92856 | ||||
Telefonkodo | 657, 714 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 139 911 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 094 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 48′ N, 117° 50′ U (mapo)33.803055555556-117.8325Koordinatoj: 33° 48′ N, 117° 50′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 58 m [+] | ||||
Areo | 66,81 km² | ||||
Horzono | UTC-08:00 (en somero UTC-07:00 | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||

Geografio
redaktiOrange situas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Anaheim troviĝas 6, Santa Ana (Kalifornio) 8, Garden Grove (Kalifornio) 12, Irvine 14 km.
Historio
redaktiEn la nuna Orange indianoj vivis jam antaŭ 2 miljaroj. En 1769 meksikanoj-hispanoj alvenis, kiuj nomis la vastajn kampojn "Valo de Sankta Anna". Ili komencis loĝadi en la valo ekde 1776. En 1848 norda Kalifornio iĝis apartenaĵo de Usono. Ĝis 1873 la urbeto havis la nomon Richland. La alveninta fervojo helpis la evoluon, precipe la agrikulturon.
Trafiko
redaktiLoĝantoj de Orange profitas la flughavenon de Santa Ana. La urbego havas bonajn vojajn kaj relajn ligojn kun la apudaĵo.
Klimato
redaktiOrange situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 11-23 °C, en aŭgusto averaĝe estas 28 °C kun rekordo 43 °C, en januaro averaĝe estas 7 °C kun rekordo -6 °C. Jare pluvas po 320 mm. La pluvo kulminas en januaro, inter junio-julio praktike ne pluvas. Tre malofte neĝas.
Servoj
redaktiĜemelurboj
redakti- Santiago de Querétaro, Meksiko
- kvartalo Novo Kosino en Moskvo, Rusio
- Orange (Aŭstralio), Aŭstralio
- Orange (Francio), Francio
- Timaru, Nov-Zelando
Partneroj: