Oscar Levertin

sveda verkisto

Oscar LEVERTIN (naskiĝis la 17-an de julio 1862 en Gryt ĉe Norrköping; mortis la 22-an de septembro 1906 en Stockholm) estis sveda verkisto.

Oscar Levertin
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1862 (1862-07-17)
en Gryt church parish
Morto 22-an de septembro 1906 (1906-09-22) (44-jaraĝa)
en paroĥo Oskaro en Stokholmo
Tombo Juda tombejo en Stokholmo vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Subskribo Oscar Levertin
Familio
Gefratoj Anna Levertin • Lars Levertin vd
Edz(in)o Lisen Levertin vd
Profesio
Okupo literaturhistoriisto • poeto • literaturkritikisto • universitata instruisto • verkisto vd
Aktiva en Upsalo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

De 1882 ĝis 1887 Oscar Levertin studis en Uppsala. En 1889 li fariĝis docento pri literatura historio, dek jarojn poste profesoro pri tiu fako.

Kun Verner von Heidenstam li kontraŭis naturalismon. Kiel literatura kritikisto de ĵurnalo Svenska Dagbladet li influis precipe la svedajn novromantikismanojn. Lia propra poezio ofte estas troigite simbolisma.

En Esperanto aperis redakti

  • Novjara kanteto mezepoka. Mónika. En la juda tombejo de Praha. La ĝardena vojeto. En Österos. La popolo de Nifelhem. La gepatra lingvo. Tradukis Magda Carlsson, Gustav Johansson, John Lundgren kaj Hjalmar Kihlberg. En: Sveda Antologio, unua parto, volumo 1, 1934, paĝoj 172–208.
  • Novjara kanteto mezepoka. En la juda tombejo de Praha. Sonĝo pri tero kaj ventoj (el Reĝo Salomono kaj Morolf). La mortintoj. El "La gepatra lingvo". Tradukis Magda Carlsson. En: Sveda Poemaro[rompita ligilo], 2001, ISBN 91-7303-072-4, paĝoj 35–43.
  • El "Taglibro de la Koro" (fragmento). La magistroj el Österås (fragmento el samnoma romano). Kalonymos (fragmento). La fremdlanda vojaĝo de Mathias Waldius (fragmento). Tradukis John Lundgren. En: Uzino 2, 2002, ISBN 91-7303-175-5, paĝoj 105–125.
  • Efemero. Sveda Esperantisto 1-a jareldono, n-ro 3, majo 1910.
  • Gudulo. Sveda Esperantisto 1-a jareldono, n-ro 4, junio 1910.