Oszkár Koref

hungara endokrinologo


Oszkár Koref [oskAr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Koref Oszkár estis hungara farmakologo, endokrinologo, altlerneja instruisto, diplomato.

Oszkár Koref
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1897 (1897-05-15)
en Budapeŝto
Morto 12-an de novembro 1978 (1978-11-12) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermanahispana
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo farmakologo
endokrinologo
diplomato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Oszkár Koref[1] naskiĝis la  15-an de majo 1897(nun 1897-05-15) en Budapeŝto, li mortis la 12-an de novembro 1978 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Oszkár Koref maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1914, poste li studis jaron en Scienca Universitato de Budapeŝto. Inter 1915-1918 li batalis en la 1-a mondmilito, poste li apogis la hungaran sovetrespublikon, tial poste li ne rajtis studi plu. Li akiris medicinan diplomon en Prago en 1922. Inter 1923–1927 li laboris en universitata instituto en Vieno, poste li prelegis en Santiago de Ĉilio (kun interrompoj), krome li havis postenojn en institutoj kaj apotekoj en Ĉilio, Argentino kaj Meksiko. En 1932 li aliĝis al la komunistoj en Ĉilio kaj li helpis la eŭropajn komunistajn rifuĝintojn. Inter 1945-1955 li estis diplomato en la hungara ambasadorejo de Ĉilio. Hejmenveninta li gvidis la klinikan laboratorion en Budapeŝto ĝis 1970 kun rango titulara profesoro. Lia ĉeftemo estis la simpla trodikeco kaj la androgena metabolo. Li kandidatiĝis en 1957, li doktoriĝis post 2 jaroj (pro siaj meritoj) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premion en 1967.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Corticosteroidok kolorimetriás mikromeghatározása tetrazolium-kék reagenssel. (kunaŭtoro, 1960)
  • Adatok a pubertás-kori androgén-anyagcseréhez. (kunaŭtoro, 1967)
  • A methandienon – Nerobol – ürítés kinetikai sajátosságainak vizsgálata kontroll egyéneken és májbetegeken. (kunaŭtoro, 1979)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti