Ottó Süpek
Ottó Süpek [ŝupek], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Süpek Ottó estis hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto.
Ottó Süpek | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1928 en Marcaltő |
Morto | 29-an de marto 1995 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | franca • hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–dekjaro de 1950) Türr István Gimnázium és Kollégium (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto tradukisto ![]() |
Ottó Süpek[1] naskiĝis la 14-an de februaro 1928 en Marcaltő, li mortis la 29-an de marto 1995 en Miskolc (laŭ alia informo en Budapeŝto).
Biografio
redaktiOttó Süpek maturiĝis en benediktana gimnazio en Pápa en 1948, sed inter 1944-1946 li estis soldatkandidato, poste militkaptito reveninta el Francio. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1952, poste li estis samloke asistanto (1959-1963). Li kandidatiĝis en 1962, li doktoriĝis en 1980 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis katedrestro inter 1970-1990, sed li prelegis ankaŭ en privata pseŭdouniversitato hu:Miskolci Bölcsész Egyesület. Lia literatura esploro fokusiĝis al François Villon. Li edziĝis en 1953 kaj 2 filinoj naskiĝis, li ricevis francan premion en 1978, hungarajn en 1983 kaj 1993.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Esquisse d'une Historie des Français (1962)
- Villon Kis Testamentumának keletkezése (1966)
- Szolgálat és szeretet. A feudális személyiség alapvonásai (1980)
- Eretnek hitvallók. Anonymus, Villon, Rabelais, József Attila (1996)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM70593 hungarlingva datenaro de muzeo