Otto APELT (naskiĝinta la 29-an de decembro 1845 en Jena, mortinta la 5-an de decembro 1932 en Dresdeno) estis germana klasika filologo, tradukisto kaj lernejestro. Patro lia estis la filozofo kaj entreprenisto Ernst Friedrich Apelt (1812–1859); edzino lia estis de 1873 Cornelia Rassow kiu naskis tri infanojn: Elisabeth (verkistino; 1874–1946), Hermann (politikisto; 1876–1960) kaj Mathilde (*1880).

Post frekvento de la Stoy-instituto en Jena kaj de la Vilhelmo-Ernesto-gimnazio en Vajmaro li studis inter 1865 kaj 1869 klasikan filologion kaj filozofion en Jena, Lepsiko kaj Berlino. Habilitiĝo estis en Jena, finekzameniĝo por gimnaziinstruadrajteco en Berlino. En 1869 li fariĝis instruisto (ĝis 1898) en Vajmaro, poste (ĝis 1904) lernejestro ĉe la gimnazio de Eisenach. En 1904 li nomumiĝis lernejestro de la gimnazio de Jena. Retiriĝo estis paske de 1909.

Jam kiel studento plej gravis por li la grekaj filozofoj. Paralele al instruado gimnazia li skribis plurajn eseojn pri la filozofioj de Platono kaj Aristotelo. Post pensiiĝo li tute koncentriĝis pri scienco tradukonte kaj komentonte ĉiujn librojn de Platono: la tuto aperis inter 1916 kaj 1937 en la serio "Philosophische Biblithek" en Lepsiko ĉe Meiner-eldonejo. Malgraŭ kritikoj fare de filozofifakuloj ĝi ĝuis plurajn eldonojn kaj estis ege populara. La lasta represo estiĝis en 2004.

Krom Platono li tradukis ankaŭ verkojn de Diogeno Laertio] (Leben und Meinungen berühmter Philosophen, Lepsiko 1921), de Libanio (Libanius: Apologie des Sokrates, Lepsiko 1922), de Seneko (kvar volumoj da filozofiaĵoj, Lepsiko 1923–24), de Propercio (Munkeno 1925) kaj de Plutarko (Moralia, Leipzig 1926–27).

Literaturo

redakti
  • Wer ist’s? Unsere Zeitgenossen, 9-a eldono (1928), p. 29
  • Adalbert Brauer: "Die Anfänge der Exulantenfamilie Apelt aus Kunnersdorf bei Friedland in Böhmen in der kursächsischen Oberlausitz". Ĉe: Archiv für Sippenforschung und alle verwandten Gebiete. Volumo 40 (1974), p. 444–449 (konkrete p. 449)

Eksteraj ligiloj

redakti